Agoj 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.
1這事以後, 保羅 離了 雅典 ,來到 哥林多 。
2Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laŭ gento, antaŭ ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, ĉar Klaŭdio jam ordonis, ke ĉiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;
2遇見一個 猶太 人,名叫 亞居拉 ,他生在 本都 ;因為 克勞第 命 猶太 人都離開 羅馬 ,新近帶着妻 百基拉 ,從 意大利 來。 保羅 就投奔了他們。
3kaj, ĉar li estis sammetiisto, li loĝis ĉe ili, kaj ili laboris, ĉar ili estis laŭ metio tendofaristoj.
3他們本是製造帳棚為業。 保羅 因與他們同業,就和他們同住做工。
4Kaj li diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
4每逢安息日, 保羅 在會堂裏辯論,勸化 猶太 人和 希臘 人。
5Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Paŭlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
5西拉 和 提摩太 從 馬其頓 來的時候, 保羅 為道迫切,向 猶太 人證明耶穌是基督。
6Sed kiam ili kontraŭstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili: Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.
6他們既抗拒、毀謗, 保羅 就抖着衣裳,說:「你們的罪歸到你們自己頭上,與我無干。從今以後,我要往外邦人那裏去。」
7Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
7於是離開那裏,到了一個人的家中;這人名叫 提多‧猶士都 ,是敬拜上帝的,他的家靠近會堂。
8Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun ĉiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, aŭdinte, kredis kaj baptiĝis.
8管會堂的 基利司布 和全家都信了主,還有許多 哥林多 人聽了,就相信受洗。
9Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo: Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;
9夜間,主在異象中對 保羅 說:「不要怕,只管講,不要閉口,
10ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo.
10有我與你同在,必沒有人下手害你,因為在這城裏我有許多的百姓。」
11Kaj li loĝis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.
11保羅 在那裏住了一年零六個月,將上帝的道教訓他們。
12Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Aĥaja lando, la Judoj leviĝis unuanime kontraŭ Paŭlo, kaj kondukis lin al la tribunala seĝo,
12到 迦流 作 亞該亞 方伯的時候, 猶太 人同心起來攻擊 保羅 ,拉他到公堂,
13dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion.
13說:「這個人勸人不按着律法敬拜上帝。」
14Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
14保羅 剛要開口, 迦流 就對 猶太 人說:「你們這些 猶太 人!如果是為冤枉或奸惡的事,我理當耐性聽你們。
15sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto.
15但所爭論的,若是關乎言語、名目,和你們的律法,你們自己去辦吧!這樣的事我不願意審問」;
16Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo.
16就把他們攆出公堂。
17Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
17眾人便揪住管會堂的 所提尼 ,在堂前打他。這些事 迦流 都不管。
18Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson.
18保羅 又住了多日,就辭別了弟兄,坐船往 敘利亞 去; 百基拉 、 亞居拉 和他同去。他因為許過願,就在 堅革哩 剪了頭髮。
19Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
19到了 以弗所 , 保羅 就把他們留在那裏,自己進了會堂,和 猶太 人辯論。
20Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
20眾人請他多住些日子,他卻不允,
21sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio — li ekŝipiris el Efeso.
21就辭別他們,說:「上帝若許我,我還要回到你們這裏」;於是開船離了 以弗所 。
22Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia.
22在 凱撒利亞 下了船,就上 耶路撒冷 去問教會安,隨後下 安提阿 去。
23Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.
23住了些日子,又離開那裏,挨次經過 加拉太 和 弗呂家 地方,堅固眾門徒。
24Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
24有一個 猶太 人,名叫 亞波羅 ,來到 以弗所 。他生在 亞歷山大 ,是有學問的,最能講解聖經。
25Ĉi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
25這人已經在主的道上受了教訓,心裏火熱,將耶穌的事詳細講論教訓人;只是他單曉得 約翰 的洗禮。
26kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, aŭdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
26他在會堂裏放膽講道; 百基拉 、 亞居拉 聽見,就接他來,將上帝的道給他講解更加詳細。
27Kaj kiam li volis transiri en la Aĥajan landon, la fratoj kuraĝigis lin, kaj skribis al la disĉiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco;
27他想要往 亞該亞 去,弟兄們就勉勵他,並寫信請門徒接待他。他到了那裏,多幫助那蒙恩信主的人,
28ĉar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.
28在眾人面前極有能力駁倒 猶太 人,引聖經證明耶穌是基督。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.