1 Korintanoj 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
1弟兄們,我從前對你們說話,不能把你們當作屬靈的,只得把你們當作屬肉體,在基督裏為嬰孩的。
2Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas;
2我是用奶餵你們,沒有用飯餵你們。那時你們不能吃,就是如今還是不能。
3ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj?
3你們仍是屬肉體的,因為在你們中間有嫉妒、紛爭,這豈不是屬乎肉體、照着世人的樣子行嗎?
4Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj?
4有說:「我是屬 保羅 的」;有說:「我是屬 亞波羅 的。」這豈不是你們和世人一樣嗎?
5Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis.
5亞波羅 算甚麼? 保羅 算甚麼?無非是執事,照主所賜給他們各人的,引導你們相信。
6Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
6我栽種了, 亞波羅 澆灌了,惟有上帝叫他生長。
7Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
7可見栽種的,算不得甚麼,澆灌的,也算不得甚麼;只在那叫他生長的上帝。
8Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro.
8栽種的和澆灌的,都是一樣,但將來各人要照自己的工夫得自己的賞賜。
9Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.
9因為我們是與上帝同工的;你們是上帝所耕種的田地,所建造的房屋。
10Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas.
10我照上帝所給我的恩,好像一個聰明的工頭,立好了根基,有別人在上面建造;只是各人要謹慎怎樣在上面建造。
11Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
11因為那已經立好的根基就是耶穌基督,此外沒有人能立別的根基。
12Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon,
12若有人用金、銀、寶石、草木、禾稭在這根基上建造,
13ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas.
13各人的工程必然顯露,因為那日子要將它表明出來,有火發現;這火要試驗各人的工程怎樣。
14Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.
14人在那根基上所建造的工程若存得住,他就要得賞賜。
15Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.
15人的工程若被燒了,他就要受虧損,自己卻要得救;雖然得救,乃像從火裏經過的一樣。
16Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?
16豈不知你們是上帝的殿,上帝的靈住在你們裏頭嗎?
17Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.
17若有人毀壞上帝的殿,上帝必要毀壞那人;因為上帝的殿是聖的,這殿就是你們。
18Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu.
18人不可自欺。你們中間若有人在這世界自以為有智慧,倒不如變作愚拙,好成為有智慧的。
19Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo;
19因這世界的智慧,在上帝看是愚拙。如 經上 記着說:「主叫有智慧的,中了自己的詭計」;
20kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj.
20又說:「主知道智慧人的意念是虛妄的。」
21Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi,
21所以無論誰,都不可拿人誇口,因為萬有全是你們的。
22ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi,
22或 保羅 ,或 亞波羅 ,或 磯法 ,或世界,或生,或死,或現今的事,或將來的事,全是你們的;
23kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.
23並且你們是屬基督的,基督又是屬上帝的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.