1 Korintanoj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio.
1弟兄們,從前我到你們那裏去,並沒有用高言大智對你們宣傳上帝的奧祕。
2Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.
2因為我曾定了主意,在你們中間不知道別的,只知道耶穌基督並他釘十字架。
3Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.
3我在你們那裏,又軟弱,又懼怕又甚戰兢。
4Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,
4我說的話、講的道,不是用智慧委婉的言語,乃是用聖靈和大能的明證,
5por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.
5叫你們的信不在乎人的智慧,只在乎上帝的大能。
6Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas;
6然而,在完全的人中,我們也講智慧。但不是這世上的智慧,也不是這世上有權有位、將要敗亡之人的智慧。
7sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado;
7我們講的,乃是從前所隱藏、上帝奧祕的智慧,就是上帝在萬世以前預定使我們得榮耀的。
8kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;
8這智慧世上有權有位的人沒有一個知道的,他們若知道,就不把榮耀的主釘在十字架上了。
9sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.
9如 經上 所記: 上帝為愛他的人所預備的 是眼睛未曾看見, 耳朵未曾聽見, 人心也未曾想到的。
10Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.
10只有上帝藉着聖靈向我們顯明了,因為聖靈參透萬事,就是上帝深奧的事也參透了。
11Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.
11除了在人裏頭的靈,誰知道人的事?像這樣,除了上帝的靈,也沒有人知道上帝的事。
12Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.
12我們所領受的,並不是世上的靈,乃是從上帝來的靈,叫我們能知道上帝開恩賜給我們的事。
13Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.
13並且我們講說這些事,不是用人智慧所指教的言語,乃是用 聖 靈所指教的言語,將屬靈的話解釋屬靈的事 。
14Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.
14然而,屬血氣的人不領會上帝 聖 靈的事,反倒以為愚拙,並且不能知道,因為這些事惟有屬靈的人才能看透。
15Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu.
15屬靈的人能看透萬事,卻沒有一人能看透了他。
16Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.
16誰曾知道主的心去教導他呢?但我們是有基督的心了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.