馬太福音 27
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1到了早晨,眾祭司長和民間的長老大家商議要治死耶穌,
1Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin;
2就把他捆綁,解去,交給巡撫 彼拉多 。
2kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
3這時候,賣耶穌的 猶大 看見耶穌已經定了罪,就後悔,把那三十塊錢拿回來給祭司長和長老,說:
3Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj,
4「我賣了無辜之人的血是有罪了。」他們說:「那與我們有甚麼相干?你自己承當吧!」
4dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
5猶大 就把那銀錢丟在殿裏,出去吊死了。
5Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.
6祭司長拾起銀錢來,說:「這是血價,不可放在庫裏。」
6Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango.
7他們商議,就用那銀錢買了窯戶的一塊田,為要埋葬外鄉人。
7Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
8所以那塊田直到今日還叫做「血田」。
8Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ.
9這就應了先知 耶利米 的話,說:「他們用那三十塊錢,就是被估定之人的價錢,是 以色列 人中所估定的,
9Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
10買了窯戶的一塊田;這是照着主所吩咐我的。」
10kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
11耶穌站在巡撫面前;巡撫問他說:「你是 猶太 人的王嗎?」耶穌說:「你說的是。」
11Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras.
12他被祭司長和長老控告的時候,甚麼都不回答。
12Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion.
13彼拉多 就對他說:「他們作見證告你這麼多的事,你沒有聽見嗎?」
13Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi?
14耶穌仍不回答,連一句話也不說,以致巡撫甚覺希奇。
14Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
15巡撫有一個常例,每逢這節期,隨眾人所要的釋放一個囚犯給他們。
15Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
16當時有一個出名的囚犯叫 巴拉巴 。
16Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
17眾人聚集的時候, 彼拉多 就對他們說:「你們要我釋放哪一個給你們?是 巴拉巴 呢?是稱為基督的耶穌呢?」
17Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo?
18巡撫原知道他們是因為嫉妒才把他解了來。
18Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
19正坐堂的時候,他的夫人打發人來說:「這義人的事,你一點不可管,因為我今天在夢中為他受了許多的苦。」
19Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li.
20祭司長和長老挑唆眾人,求釋放 巴拉巴 ,除滅耶穌。
20Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
21巡撫對眾人說:「這兩個人,你們要我釋放哪一個給你們呢?」他們說:「 巴拉巴 。」
21Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason.
22彼拉多 說:「這樣,那稱為基督的耶穌我怎麼辦他呢?」他們都說:「把他釘十字架!」
22Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita.
23巡撫說:「為甚麼呢?他做了甚麼惡事呢?」他們便極力地喊着說:「把他釘十字架!」
23Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita.
24彼拉多 見說也無濟於事,反要生亂,就拿水在眾人面前洗手,說:「流這義人的血,罪不在我,你們承當吧。」
24Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi.
25眾人都回答說:「他的血歸到我們和我們的子孫身上。」
25Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
26於是 彼拉多 釋放 巴拉巴 給他們,把耶穌鞭打了,交給人釘十字架。
26Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
27巡撫的兵就把耶穌帶進衙門,叫全營的兵都聚集在他那裏。
27Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
28他們給他脫了衣服,穿上一件朱紅色袍子,
28Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
29用荊棘編做冠冕,戴在他頭上,拿一根葦子放在他右手裏,跪在他面前,戲弄他,說:「恭喜, 猶太 人的王啊!」
29Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj!
30又吐唾沫在他臉上,拿葦子打他的頭。
30Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
31戲弄完了,就給他脫了袍子,仍穿上他自己的衣服,帶他出去,要釘十字架。
31Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
32他們出來的時候,遇見一個 古利奈 人,名叫 西門 ,就勉強他同去,好背着耶穌的十字架。
32Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.
33到了一個地方名叫 各各他 ,意思就是「髑髏地」。
33Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,
34兵丁拿苦膽調和的酒給耶穌喝;他嘗了,就不肯喝。
34ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki.
35他們既將他釘在十字架上,就拈鬮分他的衣服,
35Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;
36又坐在那裏看守他。
36kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie.
37在他頭以上安一個牌子,寫着他的罪狀,說:「這是 猶太 人的王耶穌。」
37Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.
38當時,有兩個強盜和他同釘十字架,一個在右邊,一個在左邊。
38Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.
39從那裏經過的人譏誚他,搖着頭,說:
39Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,
40「你這拆毀 聖 殿、三日又建造起來的,可以救自己吧!你如果是上帝的兒子,就從十字架上下來吧!」
40kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.
41祭司長和文士並長老也是這樣戲弄他,說:
41Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris:
42「他救了別人,不能救自己。他是 以色列 的王,現在可以從十字架上下來,我們就信他。
42Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
43他倚靠上帝,上帝若喜悅他,現在可以救他;因為他曾說:『我是上帝的兒子。』」
43Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio.
44那和他同釘的強盜也是這樣地譏誚他。
44Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
45從午正到申初,遍地都黑暗了。
45Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
46約在申初,耶穌大聲喊着說:「以利!以利!拉馬撒巴各大尼?」就是說:「我的上帝!我的上帝!為甚麼離棄我?」
46Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
47站在那裏的人,有的聽見就說:「這個人呼叫 以利亞 呢!」
47Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan.
48內中有一個人趕緊跑去,拿海絨蘸滿了醋,綁在葦子上,送給他喝。
48Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki.
49其餘的人說:「且等着,看 以利亞 來救他不來。」
49Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin.
50耶穌又大聲喊叫,氣就斷了。
50Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton.
51忽然,殿裏的幔子從上到下裂為兩半,地也震動,磐石也崩裂,
51Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
52墳墓也開了,已睡聖徒的身體多有起來的。
52kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis,
53到耶穌復活以後,他們從墳墓裏出來,進了聖城,向許多人顯現。
53kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
54百夫長和一同看守耶穌的人看見地震並所經歷的事,就極其害怕,說:「這真是上帝的兒子了!」
54Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.
55有好些婦女在那裏,遠遠地觀看;她們是從 加利利 跟隨耶穌來服事他的。
55Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
56內中有 抹大拉 的 馬利亞 ,又有 雅各 和 約西 的母親 馬利亞 ,並有 西庇太 兩個兒子的母親。
56inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
57到了晚上,有一個財主,名叫 約瑟 ,是 亞利馬太 來的,他也是耶穌的門徒。
57Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo:
58這人去見 彼拉多 ,求耶穌的身體; 彼拉多 就吩咐給他。
58tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin.
59約瑟 取了身體,用乾淨細麻布裹好,
59Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo,
60安放在自己的新墳墓裏,就是他鑿在磐石裏的。他又把大石頭滾到墓門口,就去了。
60kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
61有 抹大拉 的 馬利亞 和那個 馬利亞 在那裏,對着墳墓坐着。
61Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
62次日,就是預備日的第二天,祭司長和法利賽人聚集來見 彼拉多 ,說:
62La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato,
63「大人,我們記得那誘惑人的還活着的時候曾說:『三日後我要復活。』
63dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos.
64因此,請吩咐人將墳墓把守妥當,直到第三日,恐怕他的門徒來,把他偷了去,就告訴百姓說:『他從死裏復活了。』這樣,那後來的迷惑比先前的更利害了!」
64Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
65彼拉多 說:「你們有看守的兵,去吧!盡你們所能的把守妥當。」
65Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo.
66他們就帶着看守的兵同去,封了石頭,將墳墓把守妥當。
66Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.