馬太福音 10
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌叫了十二個門徒來,給他們權柄,能趕逐污鬼,並醫治各樣的病症。
1Kaj li alvokis al si la dek du disĉiplojn, kaj donis al ili aŭtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.
2這十二使徒的名:頭一個叫 西門 (又稱 彼得 ),還有他兄弟 安得烈 , 西庇太 的兒子 雅各 和 雅各 的兄弟 約翰 ,
2Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano,
3腓力 和 巴多羅買 , 多馬 和稅吏 馬太 , 亞勒腓 的兒子 雅各 ,和 達太 ,
3Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,
4奮銳黨的 西門 ,還有賣耶穌的 加略 人 猶大 。
4Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin.
5耶穌差這十二個人去,吩咐他們說:「外邦人的路,你們不要走; 撒馬利亞 人的城,你們不要進;
5Ĉi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;
6寧可往 以色列 家迷失的羊那裏去。
6sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael.
7隨走隨傳,說『天國近了!』
7Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis.
8醫治病人,叫死人復活,叫長大痲瘋的潔淨,把鬼趕出去。你們白白地得來,也要白白地捨去。
8Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace donu.
9腰袋裏不要帶金銀銅錢;
9Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn,
10行路不要帶口袋;不要帶兩件褂子,也不要帶鞋和柺杖。因為工人得飲食是應當的。
10nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.
11你們無論進哪一城,哪一村,要打聽那裏誰是好人,就住在他家,直住到走的時候。
11Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu tie, ĝis vi foriros.
12進他家裏去,要請他的安。
12Kaj venante en la domon, salutu ĝin.
13那家若配得平安,你們所求的平安就必臨到那家;若不配得,你們所求的平安仍歸你們。
13Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi.
14凡不接待你們、不聽你們話的人,你們離開那家,或是那城的時候,就把腳上的塵土跺下去。
14Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
15我實在告訴你們,當審判的日子, 所多瑪 和 蛾摩拉 所受的,比那城還容易受呢!」
15Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo.
16「我差你們去,如同羊進入狼群;所以你們要靈巧像蛇,馴良像鴿子。
16Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
17你們要防備人;因為他們要把你們交給公會 ,也要在會堂裏鞭打你們,
17Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos;
18並且你們要為我的緣故被送到諸侯君王面前,對他們和外邦人作見證。
18kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.
19你們被交的時候,不要思慮怎樣說話,或說甚麼話。到那時候,必賜給你們當說的話;
19Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos; ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
20因為不是你們自己說的,乃是你們父的靈在你們裏頭說的。
20Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
21弟兄要把弟兄,父親要把兒子,送到死地;兒女要與父母為敵,害死他們;
21Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
22並且你們要為我的名被眾人恨惡。惟有忍耐到底的必然得救。
22Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
23有人在這城裏逼迫你們,就逃到那城裏去。我實在告訴你們, 以色列 的城邑,你們還沒有走遍,人子就到了。
23Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.
24學生不能高過先生;僕人不能高過主人。
24Disĉiplo ne estas super sia instruanto, nek sklavo super sia sinjoro.
25學生和先生一樣,僕人和主人一樣,也就罷了。人既罵家主是別西卜,何況他的家人呢?」
25Sufiĉas por la disĉiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaŭ liajn domanojn!
26「所以,不要怕他們;因為掩蓋的事沒有不露出來的,隱藏的事沒有不被人知道的。
26Tial ne timu ilin, ĉar nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita.
27我在暗中告訴你們的,你們要在明處說出來;你們耳中所聽的,要在房上宣揚出來。
27Kion mi diras al vi en la mallumo, tion parolu en la lumo; kaj kion vi aŭdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj.
28那殺身體、不能殺靈魂的,不要怕他們;惟有能把身體和靈魂都滅在地獄裏的,正要怕他。
28Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.
29兩個麻雀不是賣一分銀子嗎?若是你們的父不許,一個也不能掉在地上;
29Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;
30就是你們的頭髮也都被數過了。
30sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj.
31所以,不要懼怕,你們比許多麻雀還貴重!」
31Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.
32「凡在人面前認我的,我在我天上的父面前也必認他;
32Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
33凡在人面前不認我的,我在我天上的父面前也必不認他。」
33Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
34「你們不要想我來是叫地上太平;我來並不是叫地上太平,乃是叫地上動刀兵。
34Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.
35因為我來是叫 人與父親生疏, 女兒與母親生疏, 媳婦與婆婆生疏。
35Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon;
36人的仇敵就是自己家裏的人。
36kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.
37「愛父母過於愛我的,不配作我的門徒;愛兒女過於愛我的,不配作我的門徒;
37Kiu amas patron aŭ patrinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu amas filon aŭ filinon pli ol min, tiu ne estas inda je mi.
38不背着他的十字架跟從我的,也不配作我的門徒。
38Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.
39得着生命的,將要失喪生命;為我失喪生命的,將要得着生命。」
39Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.
40「人接待你們就是接待我;接待我就是接待那差我來的。
40Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
41人因為先知的名接待先知,必得先知所得的賞賜;人因為義人的名接待義人,必得義人所得的賞賜。
41Kiu akceptas profeton en la nomo de profeto, tiu ricevos rekompencon de profeto; kaj kiu akceptas justulon en la nomo de justulo, tiu ricevos rekompencon de justulo.
42無論何人,因為門徒的名,只把一杯涼水給這小子裏的一個喝,我實在告訴你們,這人不能不得賞賜。」
42Kaj kiu trinkigos nur tason da malvarma akvo al unu el ĉi tiuj malgranduloj en la nomo de disĉiplo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.