馬太福音 2
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1當 希律 王的時候,耶穌生在 猶太 的 伯利恆 。有幾個博士從東方來到 耶路撒冷 , 說 :
1Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:
2「那生下來作 猶太 人之王的在哪裏?我們在東方看見他的星,特來拜他。」
2Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li.
3希律 王聽見了,就心裏不安; 耶路撒冷 合城的人也都不安。
3Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
4他就召齊了祭司長和民間的文士,問他們說:「基督當生在何處?」
4Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.
5他們回答說:「在 猶太 的 伯利恆 。因為有先知記着,說:
5Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:
6猶大 地的 伯利恆 啊, 你在 猶大 諸城中並不是最小的; 因為將來有一位君王要從你那裏出來, 牧養我 以色列 民。」
6Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.
7當下, 希律 暗暗地召了博士來,細問那星是甚麼時候出現的,
7Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
8就差他們往 伯利恆 去,說:「你們去仔細尋訪那小孩子,尋到了就來報信,我也好去拜他。」
8Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.
9他們聽見王的話就去了。在東方所看見的那星忽然在他們前頭行,直行到小孩子的地方,就在上頭停住了。
9Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.
10他們看見那星,就大大地歡喜;
10Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.
11進了房子,看見小孩子和他母親 馬利亞 ,就俯伏拜那小孩子,揭開寶盒,拿黃金、乳香、沒藥為禮物獻給他。
11Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.
12博士因為在夢中被 主 指示不要回去見 希律 ,就從別的路回本地去了。
12Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
13他們去後,有主的使者向 約瑟 夢中顯現,說:「起來!帶着小孩子同他母親逃往 埃及 ,住在那裏,等我吩咐你;因為 希律 必尋找小孩子,要除滅他。」
13Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.
14約瑟 就起來,夜間帶着小孩子和他母親往 埃及 去,
14Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
15住在那裏,直到 希律 死了。這是要應驗主藉先知所說的話,說:「我從 埃及 召出我的兒子來。」
15kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
16希律 見自己被博士愚弄,就大大發怒,差人將 伯利恆 城裏並四境所有的男孩,照着他向博士仔細查問的時候,凡兩歲以裏的,都殺盡了。
16Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.
17這就應了先知 耶利米 的話,說:
17Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:
18在 拉瑪 聽見號咷大哭的聲音, 是 拉結 哭她兒女, 不肯受安慰, 因為他們都不在了。
18Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Raĥel priploras siajn infanojn, Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.
19希律 死了以後,有主的使者在 埃及 向 約瑟 夢中顯現,說:
19Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante:
20「起來!帶着小孩子和他母親往 以色列 地去,因為要害小孩子性命的人已經死了。」
20Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.
21約瑟 就起來,把小孩子和他母親帶到 以色列 地去;
21Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.
22只因聽見 亞基老 接着他父親 希律 作了 猶太 王,就怕往那裏去,又在夢中被 主 指示,便往 加利利 境內去了,
22Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,
23到了一座城,名叫 拿撒勒 ,就住在那裏。這是要應驗先知所說,他將稱為 拿撒勒 人的話了。
23kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.