馬太福音 9
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶穌上了船,渡過 海 ,來到自己的城裏。
1Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
2有人用褥子抬着一個癱子到耶穌跟前來。耶穌見他們的信心,就對癱子說:「小子,放心吧!你的罪赦了。」
2Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
3有幾個文士心裏說:「這個人說僭妄的話了。」
3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas.
4耶穌知道他們的心意,就說:「你們為甚麼心裏懷着惡念呢?
4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
5或說『你的罪赦了』,或說『你起來行走』,哪一樣容易呢?
5Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru?
6但要叫你們知道,人子在地上有赦罪的權柄」;就對癱子說:「起來!拿你的褥子回家去吧。」
6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn — tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
7那人就起來,回家去了。
7Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo.
8眾人看見都驚奇,就歸榮耀與上帝,因為他將這樣的權柄賜給人。
8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.
9耶穌從那裏往前走,看見一個人名叫 馬太 ,坐在稅關上,就對他說:「你跟從我來。」他就起來跟從了耶穌。
9Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.
10耶穌在屋裏坐席的時候,有好些稅吏和罪人來,與耶穌和他的門徒一同坐席。
10Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj.
11法利賽人看見,就對耶穌的門徒說:「你們的先生為甚麼和稅吏並罪人一同吃飯呢?」
11Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj?
12耶穌聽見,就說:「康健的人用不着醫生,有病的人才用得着。
12Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
13經上說 :『我喜愛憐恤,不喜愛祭祀。』這句話的意思,你們且去揣摩。我來本不是召義人,乃是召罪人。」
13Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
14那時, 約翰 的門徒來見耶穌,說:「我們和法利賽人常常禁食,你的門徒倒不禁食,這是為甚麼呢?」
14Tiam alvenis al li la disĉiploj de Johano, dirante: Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj disĉiploj ne fastas?
15耶穌對他們說:「新郎和陪伴之人同在的時候,陪伴之人豈能哀慟呢?但日子將到,新郎要離開他們,那時候他們就要禁食。
15Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas malĝoji, dum la fianĉo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
16沒有人把新布補在舊衣服上;因為所補上的反帶壞了那衣服,破的就更大了。
16Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.
17也沒有人把新酒裝在舊皮袋裏;若是這樣,皮袋就裂開,酒漏出來,連皮袋也壞了。惟獨把新酒裝在新皮袋裏,兩樣就都保全了。」
17Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.
18耶穌說這話的時候,有一個管 會堂的 來拜他,說:「我女兒剛才死了,求你去按手在她身上,她就必活了。」
18Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.
19耶穌便起來跟着他去;門徒也跟了去。
19Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.
20有一個女人,患了十二年的血漏 ,來到耶穌背後,摸他的衣裳繸子;
20Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaŭ lin kaj tuŝis la randon de lia mantelo;
21因為她心裏說:「我只摸他的衣裳,就必痊癒。」
21ĉar ŝi diris en si: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.
22耶穌轉過來,看見她,就說:「女兒,放心!你的信救了你。」從那時候,女人就痊癒了。
22Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte ŝin, diris: Kuraĝu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis.
23耶穌到了管 會堂 的家裏,看見有吹手,又有許多人亂嚷,
23Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
24就說:「退去吧!這閨女不是死了,是睡着了。」他們就嗤笑他。
24diris: Foriru; ĉar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
25眾人既被攆出,耶穌就進去,拉着閨女的手,閨女便起來了。
25Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis ŝian manon; kaj la knabineto leviĝis.
26於是這風聲傳遍了那地方。
26Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.
27耶穌從那裏往前走,有兩個瞎子跟着他,喊叫說:「 大衛 的子孫,可憐我們吧!」
27Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante: Kompatu nin, ho filo de David.
28耶穌進了房子,瞎子就來到他跟前。耶穌說:「你們信我能做這事嗎?」他們說:「主啊,我們信。」
28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi kredas, ke mi povas fari ĉi tion? Ili diris al li: Jes, Sinjoro.
29耶穌就摸他們的眼睛,說:「照着你們的信給你們成全了吧。」
29Tiam li tuŝis iliajn okulojn, dirante: Estu al vi laŭ via fido.
30他們的眼睛就開了。耶穌切切地囑咐他們說:「你們要小心,不可叫人知道。」
30Kaj iliaj okuloj malfermiĝis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili: Gardu vin, ke neniu tion sciu.
31他們出去,竟把他的名聲傳遍了那地方。
31Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
32他們出去的時候,有人將鬼所附的一個啞巴帶到耶穌跟前來。
32Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
33鬼被趕出去,啞巴就說出話來。眾人都希奇,說:「在 以色列 中,從來沒有見過這樣的事。」
33Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
34法利賽人卻說:「他是靠着鬼王趕鬼。」
34Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
35耶穌走遍各城各鄉,在會堂裏教訓人,宣講天國的福音,又醫治各樣的病症。
35Kaj Jesuo trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.
36他看見許多的人,就憐憫他們;因為他們困苦流離,如同羊沒有牧人一般。
36Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston.
37於是對門徒說:「要收的莊稼多,做工的人少。
37Tiam li diris al siaj disĉiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.
38所以,你們當求莊稼的主打發工人出去收他的莊稼。」
38Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.