诗篇
Chapter 132
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和华啊,求你记念 大卫 所受的一切苦难!
1Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
2他怎样向耶和华起誓, 向 雅各 的大能者许愿,
2Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
3说:我必不进我的帐幕, 也不上我的床榻;
3Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
4我不容我的眼睛睡觉, 也不容我的眼目打盹;
4Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
5直等我为耶和华寻得所在, 为 雅各 的大能者寻得居所。
5Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
6我们听说 约柜 在 以法他 , 我们在 基列·耶琳 就寻见了。
6Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
7我们要进他的居所, 在他脚凳前下拜。
7Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
8耶和华啊,求你兴起, 和你有能力的 约 柜同入安息之所!
8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
9愿你的祭司披上公义! 愿你的圣民欢呼!
9Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
10求你因你仆人 大卫 的缘故, 不要厌弃你的受膏者!
10Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
11耶和华向 大卫 、凭诚实起了誓, 必不反复, 说 : 我要使你所生的 坐在你的宝座上。
11La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
12你的众子若守我的约 和我所教训他们的法度, 他们的子孙必永远坐在你的宝座上。
12Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13因为耶和华拣选了 锡安 , 愿意当作自己的居所,
13Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
14说:这是我永远安息之所; 我要住在这里, 因为是我所愿意的。
14Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
15我要使其中的粮食丰满, 使其中的穷人饱足。
15Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
16我要使祭司披上救恩, 圣民大声欢呼!
16Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
17我要叫 大卫 的角在那里发生; 我为我的受膏者预备明灯。
17Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
18我要使他的仇敌披上羞耻; 但他的冠冕要在头上发光。
18Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.