诗篇
Chapter 107
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你们要称谢耶和华,因他本为善; 他的慈爱永远长存!
1Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
2愿耶和华的赎民说这话, 就是他从敌人手中所救赎的,
2Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
3从各地,从东从西, 从南从北,所招聚来的。
3Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
4他们在旷野荒地漂流, 寻不见可住的城邑,
4Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
5又饥又渴, 心里发昏。
5Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis.
6于是,他们在苦难中哀求耶和华; 他从他们的祸患中搭救他们,
6Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
7又领他们行走直路, 使他们往可居住的城邑。
7Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata.
8但愿人因耶和华的慈爱 和他向人所行的奇事都称赞他;
8Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
9因他使心里渴慕的人得以知足, 使心里饥饿的人得饱美物。
9Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
10那些坐在黑暗中、死荫里的人 被困苦和铁 链 捆锁,
10Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
11是因他们违背 神的话语, 藐视至高者的旨意。
11Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
12所以,他用劳苦治服他们的心; 他们仆倒,无人扶助。
12Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
13于是,他们在苦难中哀求耶和华; 他从他们的祸患中拯救他们。
13Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
14他从黑暗中和死荫里领他们出来, 折断他们的绑索。
14Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
15但愿人因耶和华的慈爱 和他向人所行的奇事都称赞他;
15Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
16因为他打破了铜门, 砍断了铁闩。
16Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
17愚妄人因自己的过犯 和自己的罪孽便受苦楚。
17La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
18他们心里厌恶各样的食物, 就临近死门。
18Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
19于是,他们在苦难中哀求耶和华; 他从他们的祸患中拯救他们。
19Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
20他发命医治他们, 救他们脱离死亡。
20Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
21但愿人因耶和华的慈爱 和他向人所行的奇事都称赞他。
21Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
22愿他们以感谢为祭献给他, 欢呼述说他的作为!
22Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
23在海上坐船, 在大水中经理事务的,
23Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
24他们看见耶和华的作为, 并他在深水中的奇事。
24Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
25因他一吩咐,狂风就起来, 海中的波浪也扬起。
25Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
26他们上到天空,下到海底; 他们的心因患难便消化。
26Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero;
27他们摇摇晃晃,东倒西歪,好像醉酒的人; 他们的智慧无法可施。
27Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
28于是,他们在苦难中哀求耶和华, 他从他们的祸患中领出他们来。
28Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
29他使狂风止息, 波浪就平静。
29Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
30风息浪静,他们便欢喜; 他就引他们到所愿去的海口。
30Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
31但愿人因耶和华的慈爱 和他向人所行的奇事都称赞他。
31Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
32愿他们在民的会中尊崇他, 在长老的位上赞美他!
32Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
33他使江河变为旷野, 叫水泉变为干渴之地,
33Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
34使肥地变为硷地; 这都因其间居民的罪恶。
34Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
35他使旷野变为水潭, 叫旱地变为水泉。
35Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
36他使饥饿的人住在那里, 好建造可住的城邑,
36Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
37又种田地,栽葡萄园, 得享所出的土产。
37Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
38他又赐福给他们,叫他们生养众多, 也不叫他们的牲畜减少。
38Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
39他们又因暴虐、患难、愁苦, 就减少且卑下。
39Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
40他使君王蒙羞被辱, 使他们在荒废无路之地漂流。
40Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
41他却将穷乏人安置在高处,脱离苦难, 使他的家属多如羊群。
41Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
42正直人看见就欢喜; 罪孽之辈必塞口无言。
42La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
43凡有智慧的,必在这些事上留心, 也必思想耶和华的慈爱。
43Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.