诗篇 74
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1神啊,你为何永远丢弃我们呢? 你为何向你草场的羊发怒,如烟冒出呢?
1Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
2求你记念你古时所得来的会众, 就是你所赎、作你产业支派的, 并记念你向来所居住的 锡安山 。
2Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
3求你举步去看那日久荒凉之地, 仇敌在圣所中所行的一切恶事。
3Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
4你的敌人在你会中吼叫; 他们竖了自己的旗为记号。
4Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
5他们好像人扬起斧子, 砍伐林中的树。
5Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
6圣所中一切雕刻的, 他们现在用斧子锤子打坏了。
6Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
7他们用火焚烧你的圣所, 亵渎你名的居所, 拆毁 到地。
7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
8他们心里说:我们要尽行毁灭; 他们就在遍地把 神的会所都烧毁了。
8Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
9我们不见我们的标帜,不再有先知; 我们内中也没有人知道 这灾祸 要到几时呢!
9Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
10神啊,敌人辱骂要到几时呢? 仇敌亵渎你的名要到永远吗?
10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
11你为什么缩回你的右手? 求你从怀中伸出来,毁灭他们。
11Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
12神自古以来为我的王, 在地上施行拯救。
12Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.
13你曾用能力将海分开, 将水中大鱼的头打破。
13Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
14你曾砸碎鳄鱼的头, 把它给旷野的禽兽为食物。
14Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
15你曾分裂磐石,水便成了溪河; 你使长流的江河干了。
15Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
16白昼属你,黑夜也属你; 亮光和日头是你所预备的。
16Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;
17地的一切疆界是你所立的; 夏天和冬天是你所定的。
17Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
18耶和华啊,仇敌辱骂, 愚顽民亵渎了你的名,求你记念这事。
18Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
19不要将你斑鸠的性命交给野兽; 不要永远忘记你困苦人的性命。
19Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
20求你顾念所立的约, 因为地上黑暗之处都满了强暴的居所。
20Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
21不要叫受欺压的人蒙羞回去; 要叫困苦穷乏的人赞美你的名。
21La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
22神啊,求你起来为自己伸诉! 要记念愚顽人怎样终日辱骂你。
22Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
23不要忘记你敌人的声音; 那起来敌你之人的喧哗时常上升。
23Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.