Ezra 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija,
1这事以后, 波斯 王 亚达薛西 年间,有个 以斯拉 ,他是 西莱雅 的儿子, 西莱雅 是 亚撒利雅 的儿子, 亚撒利雅 是 希勒家 的儿子,
2filo de Ŝalum, filo de Cadok, filo de Aĥitub,
2希勒家 是 沙龙 的儿子, 沙龙 是 撒督 的儿子, 撒督 是 亚希突 的儿子,
3filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,
3亚希突 是 亚玛利雅 的儿子, 亚玛利雅 是 亚撒利雅 的儿子, 亚撒利雅 是 米拉约 的儿子,
4filo de Zeraĥja, filo de Uzi, filo de Buki,
4米拉约 是 西拉希雅 的儿子, 西拉希雅 是 乌西 的儿子, 乌西 是 布基 的儿子,
5filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro.
5布基 是 亚比书 的儿子, 亚比书 是 非尼哈 的儿子, 非尼哈 是 以利亚撒 的儿子, 以利亚撒 是大祭司 亚伦 的儿子。
6Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.
6这 以斯拉 从 巴比伦 上来,他是敏捷的文士,通达耶和华— 以色列 神所赐 摩西 的律法书。王允准他一切所求的,是因耶和华—他 神的手帮助他。
7Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast.
7亚达薛西 王第七年, 以色列 人、祭司、 利未 人、歌唱的、守门的、尼提宁,有上 耶路撒冷 的。
8Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la reĝo.
8王第七年五月, 以斯拉 到了 耶路撒冷 。
9Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li.
9正月初一日,他从 巴比伦 起程;因他 神施恩的手帮助他,五月初一日就到了 耶路撒冷 。
10Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.
10以斯拉 定志考究遵行耶和华的律法,又将律例典章教训 以色列 人。
11Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael:
11祭司 以斯拉 是通达耶和华诫命和赐 以色列 之律例的文士。 亚达薛西 王赐给他们谕旨,上面写着说:
12Artaĥŝast, reĝo de la reĝoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la leĝoj de Dio de la ĉielo, pacon kaj saluton.
12「诸王之王 亚达薛西 ,达于祭司 以斯拉 通达天上 神律法大德的文士,云云。
13De mi estas ordonite, ke en mia regno ĉiu el la popolo de Izrael kaj el ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.
13住在我国中的 以色列 人、祭司、 利未 人,凡甘心上 耶路撒冷 去的,我降旨准他们与你同去。
14Ĉar vi estas sendata de la reĝo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laŭ la en via mano troviĝanta leĝo de via Dio,
14王与七个谋士既然差你去,照你手中 神的律法书察问 犹大 和 耶路撒冷 的景况;
15kaj por tien forporti la arĝenton kaj oron, kiun la reĝo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies loĝejo estas en Jerusalem,
15又带金银,就是王和谋士甘心献给住 耶路撒冷 、 以色列 神的,
16kaj la tutan arĝenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.
16并带你在 巴比伦 全省所得的金银,和百姓、祭司乐意献给 耶路撒冷 —他们 神殿的礼物。
17Aĉetu tuj pro tiu mono bovojn, ŝafojn, kaj ŝafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj verŝoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.
17所以你当用这金银,急速买公牛、公绵羊、绵羊羔,和同献的素祭奠祭之物,献在 耶路撒冷 —你们 神殿的坛上。
18Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera arĝento kaj oro, tion laŭ la volo de via Dio faru.
18剩下的金银,你和你的弟兄看着怎样好,就怎样用,总要遵着你们 神的旨意。
19Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaŭ la Dio de Jerusalem.
19所交给你 神殿中使用的器皿,你要交在 耶路撒冷 神面前。
20Kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la reĝa trezorejo.
20你 神殿里若再有需用的经费,你可以从王的府库里支取。
21Kaj de mi, Artaĥŝast, la reĝo, estas farata ordono al ĉiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke ĉio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la leĝoj de Dio de la ĉielo, estu tuj plenumata,
21「我— 亚达薛西 王又降旨与 河西 的一切库官,说:『通达天上 神律法的文士祭司 以斯拉 ,无论向你们要什么,你们要速速地备办,
22ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj, tritiko ĝis cent kor’oj, vino ĝis cent bat’oj, ankaŭ oleo ĝis cent bat’oj, kaj salo en kvanto senlima.
22就是银子直到一百他连得,麦子一百柯珥,酒一百罢特,油一百罢特,盐不计其数,也要给他。
23Ĉio, kio estas ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon, aŭ liajn infanojn.
23凡天上之 神所吩咐的,当为天上 神的殿详细办理。为何使忿怒临到王和王众子的国呢?
24Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aŭ servantoj ĉe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aŭ depagojn.
24我又晓谕你们,至于祭司、 利未 人、歌唱的、守门的,和尼提宁,并在 神殿当差的人,不可叫他们进贡,交课,纳税。』
25Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj juĝistojn, kiuj juĝadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, ĉiujn, kiuj scias la leĝojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.
25「 以斯拉 啊,要照着你 神赐你的智慧,将所有明白你 神律法的人立为士师、审判官,治理 河西 的百姓,使他们教训一切不明白 神 律法的人。
26Kaj ĉiu, kiu ne plenumos la leĝojn de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estu juĝe kondamnata, ĉu al morto, ĉu al elpelo, ĉu al monpuno, ĉu al meto en malliberejon.
26凡不遵行你 神律法和王命令的人就当速速定他的罪,或治死,或充军,或抄家,或囚禁。」
27Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
27以斯拉 说:「耶和华—我们列祖的 神是应当称颂的!因他使王起这心意修饰 耶路撒冷 耶和华的殿,
28kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.
28又在王和谋士,并大能的军长面前施恩于我。因耶和华—我 神的手帮助我,我就得以坚强,从 以色列 中招聚首领,与我一同上来。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.