Ezra
Chapter 3
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektiĝis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.
1到了七月, 以色列 人住在各城;那时他们如同一人,聚集在 耶路撒冷 。
2Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur ĝi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.
2约萨达 的儿子 耶书亚 和他的弟兄众祭司,并 撒拉铁 的儿子 所罗巴伯 与他的弟兄,都起来建筑 以色列 神的坛,要照神人 摩西 律法书上所写的,在坛上献燔祭。
3Kaj ili aranĝis la altaron sur ĝia loko, ĉar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.
3他们在原有的根基上筑坛,因惧怕邻国的民,又在其上向耶和华早晚献燔祭,
4Kaj ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas skribite, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn laŭ ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por ĉiu tago;
4又照律法书上所写的守住棚节,按数照例 献 每日所当献的燔祭;
5kaj post tio la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por ĉiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.
5其后献常献的燔祭,并在月朔与耶和华的一切圣节献祭,又向耶和华献各人的甘心祭。
6De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraŭ ne estis starigita.
6从七月初一日起,他们就向耶和华献燔祭。但耶和华殿的根基尚未立定。
7Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro ĝis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, reĝo de Persujo.
7他们又将银子给石匠、木匠,把粮食、酒、油给 西顿 人、 泰尔 人,使他们将香柏树从 黎巴嫩 运到海里,浮海运到 约帕 ,是照 波斯 王 塞鲁士 所允准的。
8En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.
8百姓到了 耶路撒冷 神殿的地方。第二年二月, 撒拉铁 的儿子 所罗巴伯 , 约萨达 的儿子 耶书亚 和其余的弟兄,就是祭司、 利未 人,并一切被掳归回 耶路撒冷 的人,都兴工建造;又派 利未 人,从二十岁以外的,督理建造耶和华殿的工作。
9Kaj Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, stariĝis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaŭ la idoj de Ĥenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.
9于是 犹大 的后裔,就是 耶书亚 和他的子孙与弟兄, 甲篾 和他的子孙, 利未 人 希拿达 的子孙与弟兄,都一同起来,督理那在 神殿做工的人。
10Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael.
10匠人立耶和华殿根基的时候,祭司皆穿礼服吹号, 亚萨 的子孙 利未 人敲钹,照 以色列 王 大卫 所定的例,都站着赞美耶和华。
11Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.
11他们彼此唱和,赞美称谢耶和华 说 : 他本为善, 他向 以色列 人永发慈爱。 他们赞美耶和华的时候,众民大声呼喊,因耶和华殿的根基已经立定。
12Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, ĉe la fondado de ĉi tiu templo antaŭ iliaj okuloj, laŭte ploris; sed multaj laŭte ĝojkriis.
12然而有许多祭司、 利未 人、族长,就是见过旧殿的老年人,现在亲眼看见立这殿的根基,便大声哭号,也有许多人大声欢呼,
13Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; ĉar la popolo kriis tre laŭte, kaj tiu kriado estis aŭdata malproksime.
13甚至百姓不能分辨欢呼的声音和哭号的声音;因为众人大声呼喊,声音听到远处。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.