Efesanoj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,
1你们死在过犯罪恶之中, 他叫你们活过来 。
2en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;
2那时,你们在其中行事为人,随从今世的风俗,顺服空中掌权者的首领,就是现今在悖逆之子心中运行的 邪 灵。
3inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj.
3我们从前也都在他们中间,放纵肉体的私欲,随着肉体和心中所喜好的去行,本为可怒之子,和别人一样。
4Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,
4然而, 神既有丰富的怜悯,因他爱我们的大爱,
5eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis),
5当我们死在过犯中的时候,便叫我们与基督一同活过来。你们得救是本乎恩。
6kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo;
6他又叫我们与基督耶稣一同复活,一同坐在天上,
7por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:
7要将他极丰富的恩典,就是他在基督耶稣里向我们所施的恩慈,显明给后来的世代看。
8ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio;
8你们得救是本乎恩,也因着信;这并不是出于自己,乃是 神所赐的;
9ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.
9也不是出于行为,免得有人自夸。
10Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.
10我们原是他的工作,在基督耶稣里造成的,为要叫我们行善,就是 神所预备叫我们行的。
11Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno —
11所以你们应当记念:你们从前按肉体是外邦人,是称为没受割礼的;这名原是那些凭人手在肉身上称为受割礼之人所起的。
12ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
12那时,你们与基督无关,在 以色列 国民以外,在所应许的诸约上是局外人,并且 活 在世上没有指望,没有 神。
13Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.
13你们从前远离 神 的人,如今却在基督耶稣里,靠着他的血,已经得亲近了。
14Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,
14因他使我们和睦,将两下合而为一,拆毁了中间隔断的墙;
15en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
15而且以自己的身体废掉冤仇,就是那 记 在律法上的规条,为要将两下借着自己造成一个新人, 如此 便成就了和睦。
16kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;
16既在十字架上灭了冤仇,便借这十字架使两下归为一体,与 神和好了,
17kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
17并且来传和平的福音给你们远处的人,也给那近处的人。
18ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.
18因为我们两下借着他被一个 圣 灵所感,得以进到父面前。
19Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
19这样,你们不再作外人和客旅,是与圣徒同国,是 神家里的人了;
20konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;
20并且被建造在使徒和先知的根基上,有基督耶稣自己为房角石,
21en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;
21各房靠他联络得合式,渐渐成为主的圣殿。
22en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.
22你们也靠他同被建造,成为 神借着圣灵居住的所在。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.