2 Korintanoj 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj.
1我們原知道,我們這地上的帳棚若拆毀了,必得上帝所造,不是人手所造,在天上永存的房屋。
2Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo;
2我們在這帳棚裏歎息,深想得那從天上來的房屋,好像穿上 衣服 ;
3se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj.
3倘若穿上,被遇見的時候就不至於赤身了。
4Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo.
4我們在這帳棚裏歎息勞苦,並非願意脫下這個,乃是願意穿上那個,好叫這必死的被生命吞滅了。
5Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.
5為此,培植我們的就是上帝,他又賜給我們 聖 靈作憑據。
6Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro
6所以,我們時常坦然無懼,並且曉得我們住在身內,便與主相離。
7(ĉar ni iradas fide, ne vide);
7因我們行事為人是憑着信心,不是憑着眼見。
8ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro.
8我們坦然無懼,是更願意離開身體與主同住。
9Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li.
9所以,無論是住在身內,離開身外,我們立了志向,要得主的喜悅。
10Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.
10因為我們眾人必要在基督臺前顯露出來,叫各人按着本身所行的,或善或惡受報。
11Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj.
11我們既知道主是可畏的,所以勸人。但我們在上帝面前是顯明的,盼望在你們的良心裏也是顯明的。
12Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore.
12我們不是向你們再舉薦自己,乃是叫你們因我們有可誇之處,好對那憑外貌不憑內心誇口的人,有言可答。
13Ĉar ĉu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.
13我們若果顛狂,是為上帝;若果謹守,是為你們。
14Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis;
14原來基督的愛激勵我們;因我們想,一人既替眾人死,眾人就都死了;
15kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.
15並且他替眾人死,是叫那些活着的人不再為自己活,乃為替他們死而復活的 主 活。
16Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.
16所以,我們從今以後,不憑着外貌認人了。雖然憑着外貌認過基督,如今卻不再 這樣 認他了。
17Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.
17若有人在基督裏,他就是新造的人,舊事已過,都變成新的了。
18Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;
18一切都是出於上帝;他藉着基督使我們與他和好,又將勸人與他和好的職分賜給我們。
19nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.
19這就是上帝在基督裏,叫世人與自己和好,不將他們的過犯歸到他們身上,並且將這和好的道理託付了我們。
20Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio.
20所以,我們作基督的使者,就好像上帝藉我們勸你們一般。我們替基督求你們與上帝和好。
21Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.
21上帝使那無罪的,替我們成為罪,好叫我們在他裏面成為上帝的義。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.