2 Korintanoj 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkaŝoj de la Sinjoro.
1我自誇固然無益,但我是不得已的。如今我要說到主的顯現和啟示。
2Mi konas viron en Kristo, antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon;
2我認得一個在基督裏的人,他前十四年被提到第三層天上去;(或在身內,我不知道;或在身外,我也不知道;只有上帝知道。)
3kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),
3我認得這人;(或在身內,或在身外,我都不知道,只有上帝知道。)
4ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.
4他被提到樂園裏,聽見隱祕的言語,是人不可說的。
5Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj.
5為這人,我要誇口;但是為我自己,除了 我的 軟弱以外,我並不誇口。
6Ĉar se mi deziros fieri, mi ne estos malsaĝa; ĉar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aŭ aŭdas ĉe mi.
6我就是願意誇口也不算狂,因為我必說實話;只是我禁止不說,恐怕有人把我看高了,過於他在我身上所看見、所聽見的。
7Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj — por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altiĝu.
7又恐怕我因所得的啟示甚大,就過於自高,所以有一根刺加在我肉體上,就是撒但的差役要攻擊我,免得我過於自高。
8Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de mi.
8為這事,我三次求過主,叫這刺離開我。
9Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
9他對我說:「我的恩典夠你用的,因為我的能力是在人的軟弱上顯得完全。」所以,我更喜歡誇自己的軟弱,好叫基督的能力覆庇我。
10Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.
10我為基督的緣故,就以軟弱、凌辱、急難、逼迫、困苦為可喜樂的;因我甚麼時候軟弱,甚麼時候就剛強了。
11Mi malsaĝiĝis: vi min devigis; ĉar mi devus estis laŭdata de vi; ĉar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.
11我成了愚妄人,是被你們強逼的。我本該被你們稱許才是。我雖算不了甚麼,卻沒有一件事在那些最大的使徒以下。
12Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj potencaĵoj.
12我在你們中間,用百般的忍耐,藉着神蹟、奇事、異能顯出使徒的憑據來。
13Ĉar en kio vi fariĝis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu al mi ĉi tiun maljustaĵon.
13除了我不累着你們這一件事,你們還有甚麼事不及別的教會呢?這不公之處,求你們饒恕我吧。
14Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.
14如今,我打算第三次到你們那裏去,也必不累着你們;因我所求的是你們,不是你們的 財物 。兒女不該為父母積財,父母該為兒女積財。
15Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata?
15我也甘心樂意為你們的靈魂費財費力。難道我越發愛你們,就越發少得你們的愛嗎?
16Tio estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo.
16罷了,我自己並沒有累着你們, 你們卻有人說 ,我是詭詐,用心計牢籠你們。
17Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?
17我所差到你們那裏去的人,我藉着他們一個人佔過你們的便宜嗎?
18Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?
18我勸了 提多 到你們那裏去 ,又差那位兄弟與他同去。 提多 佔過你們的便宜嗎?我們行事,不同是一個心靈嗎?不同是一個腳蹤嗎?
19Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi. Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por via edifo.
19你們到如今,還想我們是向你們分訴;我們本是在基督裏當上帝面前說話。親愛的 弟兄 啊,一切的事都是為造就你們。
20Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj;
20我怕我再來的時候,見你們不合我所想望的,你們見我也不合你們所想望的;又怕有紛爭、嫉妒、惱怒、結黨、毀謗、讒言、狂傲、混亂的事。
21ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.
21且怕我來的時候,我的上帝叫我在你們面前慚愧,又因許多人從前犯罪,行污穢、姦淫、邪蕩的事不肯悔改,我就憂愁。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.