1 Reĝoj 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
1罗波安 往 示剑 去;因为 以色列 人都到了 示剑 要立他作王。
2Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo,
2尼八 的儿子 耶罗波安 先前躲避 所罗门 王,逃往 埃及 ,住在那里(他听见这事。)
3sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante:
3以色列 人打发人去请他来,他就和 以色列 会众都来见 罗波安 ,对他说:
4Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
4「你父亲使我们负重轭, 做苦工 ,现在求你使我们做的苦工、负的重轭轻松些,我们就事奉你。」
5Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
5罗波安 对他们说:「你们暂且去,第三日再来见我。」民就去了。
6Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
6罗波安 之父 所罗门 在世的日子,有侍立在他面前的老年人, 罗波安 王和他们商议,说:「你们给我出个什么主意,我好回复这民。」
7Kaj ili diris al li jene: Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
7老年人对他说:「现在王若服事这民如仆人,用好话回答他们,他们就永远作王的仆人。」
8Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
8王却不用老年人给他出的主意,就和那些与他一同长大、在他面前侍立的少年人商议,
9Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
9说:「这民对我说:『你父亲使我们负重轭,求你使我们轻松些。』你们给我出个什么主意,我好回复他们。」
10Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
10那同他长大的少年人说:「这民对王说:『你父亲使我们负重轭,求你使我们轻松些。』王要对他们如此说:『我的小拇指头比我父亲的腰还粗。
11tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
11我父亲使你们负重轭,我必使你们负更重的轭!我父亲用鞭子责打你们,我要用蝎子 鞭 责打你们!』」
12Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago.
12耶罗波安 和众百姓遵着 罗波安 王所说「你们第三日再来见我」的那话,第三日他们果然来了。
13Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
13王用严厉的话回答百姓,不用老年人给他所出的主意,
14kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
14照着少年人所出的主意对民说:「我父亲使你们负重轭,我必使你们负更重的轭!我父亲用鞭子责打你们,我要用蝎子 鞭 责打你们!」
15Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
15王不肯依从百姓,这事乃出于耶和华,为要应验他借 示罗 人 亚希雅 对 尼八 的儿子 耶罗波安 所说的话。
16Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
16以色列 众民见王不依从他们,就对王说: 我们与 大卫 有什么分儿呢? 与 耶西 的儿子并没有关涉。 以色列 人哪,各回各家去吧! 大卫 家啊,自己顾自己吧! 于是, 以色列 人都回自己家里去了,
17Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam.
17惟独住 犹大 城邑的 以色列 人, 罗波安 仍作他们的王。
18Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
18罗波安 王差遣掌管服苦之人的 亚多兰 往 以色列 人那里去, 以色列 人就用石头打死他。 罗波安 王急忙上车,逃回 耶路撒冷 去了。
19Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
19这样, 以色列 人背叛 大卫 家,直到今日。
20Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
20以色列 众人听见 耶罗波安 回来了,就打发人去请他到会众面前,立他作 以色列 众人的王。除了 犹大 支派以外,没有顺从 大卫 家的。
21Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono.
21罗波安 来到 耶路撒冷 ,招聚 犹大 全家和 便雅悯 支派的人共十八万,都是挑选的战士,要与 以色列 家争战,好将国夺回,再归 所罗门 的儿子 罗波安 。
22Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
22但 神的话临到神人 示玛雅 ,说:
23Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
23「你去告诉 所罗门 的儿子 犹大 王 罗波安 和 犹大 、 便雅悯 全家,并其余的民说:
24Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
24『耶和华如此说:你们不可上去与你们的弟兄 以色列 人争战。各归各家去吧!因为这事出于我。』」众人就听从耶和华的话,遵着耶和华的命回去了。
25Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
25耶罗波安 在 以法莲 山地建筑 示剑 ,就住在其中;又从 示剑 出去,建筑 毗努伊勒 。
26Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David;
26耶罗波安 心里说:「恐怕这国仍归 大卫 家;
27se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo.
27这民若上 耶路撒冷 去,在耶和华的殿里献祭,他们的心必归向他们的主— 犹大 王 罗波安 ,就把我杀了,仍归 犹大 王 罗波安 。」
28Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
28耶罗波安 王就筹划定妥,铸造了两个金牛犊,对众民说:「 以色列 人哪,你们上 耶路撒冷 去实在是难;这就是领你们出 埃及 地的神。」
29Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
29他就把牛犊一只安在 伯特利 ,一只安在 但 。
30Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan.
30这事叫百姓陷在罪里,因为他们往 但 去 拜那牛犊 。
31Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
31耶罗波安 在邱坛那里建殿,将那不属 利未 人的凡民立为祭司。
32Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis.
32耶罗波安 定八月十五日为节期,像在 犹大 的节期一样,自己上坛 献祭 。他在 伯特利 也这样向他所铸的牛犊献祭,又将立为邱坛的祭司安置在 伯特利 。
33Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
33他在八月十五日,就是他私自所定的月日,为 以色列 人立作节期的日子,在 伯特利 上坛烧香。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.