1 Reĝoj 21
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario.
1这事以后,又有一事。 耶斯列 人 拿伯 在 耶斯列 有一个葡萄园,靠近 撒马利亚 王 亚哈 的宫。
2Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon.
2亚哈 对 拿伯 说:「你将你的葡萄园给我作菜园,因为是靠近我的宫;我就把更好的葡萄园换给你,或是你要银子,我就按着价值给你。」
3Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj.
3拿伯 对 亚哈 说:「我敬畏耶和华,万不敢将我先人留下的产业给你。」
4Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon.
4亚哈 因 耶斯列 人 拿伯 说「我不敢将我先人留下的产业给你」,就闷闷不乐地回宫,躺在床上,转脸向内,也不吃饭。
5Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon?
5王后 耶洗别 来问他说:「你为什么心里这样忧闷,不吃饭呢?」
6Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon.
6他回答说:「因我向 耶斯列 人 拿伯 说:『你将你的葡萄园给我,我给你价银,或是你愿意,我就把 别的 葡萄园换给你』;他却说:『我不将我的葡萄园给你。』」
7Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano.
7王后 耶洗别 对 亚哈 说:「你现在是治理 以色列 国不是?只管起来,心里畅畅快快地吃饭,我必将 耶斯列 人 拿伯 的葡萄园给你。」
8Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo.
8于是托 亚哈 的名写信,用王的印印上,送给那些与 拿伯 同城居住的长老贵胄。
9Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo;
9信上写着说:「你们当宣告禁食,叫 拿伯 坐在民间的高位上,
10kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu.
10又叫两个匪徒坐在 拿伯 对面,作见证告他说:『你谤渎 神和王了』;随后就把他拉出去用石头打死。」
11Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili.
11那些与 拿伯 同城居住的长老贵胄得了 耶洗别 的信,就照信而行,
12Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo.
12宣告禁食,叫 拿伯 坐在民间的高位上。
13Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis.
13有两个匪徒来,坐在 拿伯 的对面,当着众民作见证告他说:「 拿伯 谤渎 神和王了!」众人就把他拉到城外,用石头打死。
14Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis.
14于是打发人去见 耶洗别 ,说:「 拿伯 被石头打死了。」
15Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis.
15耶洗别 听见 拿伯 被石头打死,就对 亚哈 说:「你起来得 耶斯列 人 拿伯 不肯为价银给你的葡萄园吧!现在他已经死了。」
16Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi ĝin.
16亚哈 听见 拿伯 死了,就起来,下去要得 耶斯列 人 拿伯 的葡萄园。
17Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante:
17耶和华的话临到 提斯比 人 以利亚 说:
18Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin;
18「你起来,去见住 撒马利亚 的 以色列 王 亚哈 ,他下去要得 拿伯 的葡萄园,现今正在那园里。
19kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon.
19你要对他说:『耶和华如此说:你杀了人,又得他的产业吗?』又要对他说:『耶和华如此说:狗在何处舔 拿伯 的血,也必在何处舔你的血。』」
20Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
20亚哈 对 以利亚 说:「我仇敌啊,你找到我吗?」他回答说:「我找到你了;因为你卖了自己,行耶和华眼中看为恶的事。
21Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
21耶和华说 :『我必使灾祸临到你,将你除尽。凡属你的男丁,无论困住的、自由的,都从 以色列 中剪除。
22Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
22我必使你的家像 尼八 的儿子 耶罗波安 的家,又像 亚希雅 的儿子 巴沙 的家;因为你惹我发怒,又使 以色列 人陷在罪里。』
23Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel.
23论到 耶洗别 ,耶和华也说:『狗在 耶斯列 的外郭必吃 耶洗别 的肉。
24Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo.
24凡属 亚哈 的人,死在城中的必被狗吃,死在田野的必被空中的鸟吃。』」 (
25Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
25从来没有像 亚哈 的,因他自卖,行耶和华眼中看为恶的事,受了王后 耶洗别 的耸动;
26Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.)
26就照耶和华在 以色列 人面前所赶出的 亚摩利 人,行了最可憎恶的事,信从偶像。)
27Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje.
27亚哈 听见这话,就撕裂衣服,禁食,身穿麻布,睡卧也穿着麻布,并且缓缓而行。
28Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante:
28耶和华的话临到 提斯比 人 以利亚 说:
29Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.
29「 亚哈 在我面前这样自卑,你看见了吗?因他在我面前自卑,他还在世的时候,我不降这祸;到他儿子的时候,我必降这祸与他的家。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.