創世記 29
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1雅各 起行,到了東方人之地,
1Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj.
2看見田間有一口井,有三群羊臥在井旁;因為人飲羊群都是用那井裏的水。井口上的石頭是大的。
2Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto.
3常有羊群在那裏聚集,牧人把石頭轉離井口飲羊,隨後又把石頭放在井口的原處。
3Kaj kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la ŝtonon sur ĝian lokon, sur la aperturon de la puto.
4雅各 對牧人說:「弟兄們,你們是哪裏來的?」他們說:「我們是 哈蘭 來的。」
4Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran.
5他問他們說:「 拿鶴 的孫子 拉班 ,你們認識嗎?」他們說:「我們認識。」
5Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas.
6雅各 說:「他平安嗎?」他們說:「平安。看哪,他女兒 拉結 領着羊來了。」
6Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj.
7雅各 說:「日頭還高,不是羊群聚集的時候,你們不如飲羊,再去放一放。」
7Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraŭ multe, ankoraŭ ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu.
8他們說:「我們不能,必等羊群聚齊,人把石頭轉離井口才可飲羊。」
8Kaj ili diris: Ni ne povas, ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn.
9雅各 正和他們說話的時候, 拉結 領着她父親的羊來了,因為那些羊是她牧放的。
9Dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi paŝtis ilin.
10雅各 看見母舅 拉班 的女兒 拉結 和母舅 拉班 的羊群,就上前把石頭轉離井口,飲他母舅 拉班 的羊群。
10Kaj kiam Jakob ekvidis Raĥelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la ŝafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimiĝis, derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la ŝafojn de Laban, la frato de lia patrino.
11雅各 與 拉結 親嘴,就放聲而哭。
11Kaj Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris.
12雅各 告訴 拉結 ,自己是她父親的外甥,是 利百加 的兒子, 拉結 就跑去告訴她父親。
12Kaj Jakob diris al Raĥel, ke li estas parenco de ŝia patro kaj filo de Rebeka. Kaj ŝi kuris kaj diris al sia patro.
13拉班 聽見外甥 雅各 的信息,就跑去迎接,抱着他,與他親嘴,領他到自己的家。 雅各 將一切的情由告訴 拉班 。
13Kaj kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion.
14拉班 對他說:「你實在是我的骨肉。」 雅各 就和他同住了一個月。
14Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li tutan monaton.
15拉班 對 雅各 說:「你雖是我的骨肉,豈可白白地服事我?請告訴我,你要甚麼為工價?」
15Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
16拉班 有兩個女兒,大的名叫 利亞 ,小的名叫 拉結 。
16Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel.
17利亞 的眼睛沒有神氣, 拉結 卻生得美貌俊秀。
17La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa.
18雅各 愛 拉結 ,就說:「我願為你小女兒 拉結 服事你七年。」
18Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino.
19拉班 說:「我把她給你,勝似給別人,你與我同住吧!」
19Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi.
20雅各 就為 拉結 服事了七年;他因為深愛 拉結 ,就看這七年如同幾天。
20Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin.
21雅各 對 拉班 說:「日期已經滿了,求你把我的妻子給我,我好與她同房。」
21Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi.
22拉班 就擺設筵席,請齊了那地方的眾人。
22Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
23到晚上, 拉班 將女兒 利亞 送來給 雅各 , 雅各 就與她同房。
23Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi.
24拉班 又將婢女 悉帕 給女兒 利亞 作使女。
24Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
25到了早晨, 雅各 一看是 利亞 ,就對 拉班 說:「你向我做的是甚麼事呢?我服事你,不是為 拉結 嗎?你為甚麼欺哄我呢?」
25Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis?
26拉班 說:「大女兒還沒有給人,先把小女兒給人,在我們這地方沒有這規矩。
26Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan.
27你為這個滿了七日,我就把那個也給你,你再為她服事我七年。」
27Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn.
28雅各 就如此行。滿了 利亞 的七日, 拉班 便將女兒 拉結 給 雅各 為妻。
28Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Raĥel kiel edzinon.
29拉班 又將婢女 辟拉 給女兒 拉結 作使女。
29Kaj Laban donis al sia filino Raĥel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
30雅各 也與 拉結 同房,並且愛 拉結 勝似愛 利亞 ,於是又服事了 拉班 七年。
30Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn.
31耶和華見 利亞 失寵,就使她生育, 拉結 卻不生育。
31Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta.
32利亞 懷孕生子,就給他起名叫 呂便 ,因而說:「耶和華看見我的苦情,如今我的丈夫必愛我。」
32Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33她又懷孕生子,就說:「耶和華因為聽見我失寵,所以又賜給我這個兒子」,於是給他起名叫 西緬 。
33Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun; kaj ŝi donis al li la nomon Simeon.
34她又懷孕生子,起名叫 利未 ,說:「我給丈夫生了三個兒子,他必與我聯合。」
34Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
35她又懷孕生子,說:「這回我要讚美耶和華」,因此給他起名叫 猶大 。這才停了生育。
35Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.