創世記 7
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華對 挪亞 說:「你和你的全家都要進入方舟;因為在這世代中,我見你在我面前是義人。
1Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
2凡潔淨的畜類,你要帶七公七母;不潔淨的畜類,你要帶一公一母;
2El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon.
3空中的飛鳥也要帶七公七母,可以留種,活在全地上;
3Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
4因為再過七天,我要降雨在地上四十晝夜,把我所造的各種活物都從地上除滅。」
4Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
5挪亞 就遵着耶和華所吩咐的行了。
5Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis.
6當洪水氾濫在地上的時候, 挪亞 整六百歲。
6Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
7挪亞 就同他的妻和兒子兒婦都進入方舟,躲避洪水。
7Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
8潔淨的畜類和不潔淨的畜類,飛鳥並地上一切的昆蟲,
8El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero,
9都是一對一對地,有公有母,到 挪亞 那裏進入方舟,正如上帝所吩咐 挪亞 的。
9po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
10過了那七天,洪水氾濫在地上。
10Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
11當 挪亞 六百歲,二月十七日那一天,大淵的泉源都裂開了,天上的窗戶也敞開了,
11En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis.
12四十晝夜降大雨在地上。
12Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
13正當那日, 挪亞 和他三個兒子 閃 、 含 、 雅弗 ,並 挪亞 的妻子和三個兒婦,都進入方舟。
13Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
14他們和百獸,各從其類,一切牲畜,各從其類,爬在地上的昆蟲,各從其類,一切禽鳥,各從其類,都進入方舟。
14ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.
15凡有血肉、有氣息的活物,都一對一對地到 挪亞 那裏,進入方舟。
15Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
16凡有血肉進入方舟的,都是有公有母,正如上帝所吩咐 挪亞 的。耶和華就把他關在方舟裏頭。
16Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
17洪水氾濫在地上四十天,水往上長,把方舟從地上漂起。
17Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero.
18水勢浩大,在地上大大地往上長,方舟在水面上漂來漂去。
18Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo.
19水勢在地上極其浩大,天下的高山都淹沒了。
19Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo.
20水勢比山高過十五肘,山嶺都淹沒了。
20Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.
21凡在地上有血肉的動物,就是飛鳥、牲畜、走獸,和爬在地上的昆蟲,以及所有的人,都死了。
21Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
22凡在旱地上、鼻孔有氣息的生靈都死了。
22Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
23凡地上各類的活物,連人帶牲畜、昆蟲,以及空中的飛鳥,都從地上除滅了,只留下 挪亞 和那些與他同在方舟裏的。
23Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
24水勢浩大,在地上共一百五十天。
24Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.