創世記
Chapter 21
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華按着先前的話眷顧 撒拉 ,便照他所說的給 撒拉 成就。
1Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
2當 亞伯拉罕 年老的時候, 撒拉 懷了孕;到上帝所說的日期,就給 亞伯拉罕 生了一個兒子。
2Kaj Sara gravediĝis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
3亞伯拉罕 給 撒拉 所生的兒子起名叫 以撒 。
3Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskiĝis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
4以撒 生下來第八日, 亞伯拉罕 照着上帝所吩咐的,給 以撒 行了割禮。
4Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la aĝon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
5他兒子 以撒 生的時候, 亞伯拉罕 年一百歲。
5Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.
6撒拉 說:「上帝使我喜笑,凡聽見的必與我一同喜笑」;
6Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio; ĉiu, kiu aŭdos, ridos pri mi.
7又說:「誰能預先對 亞伯拉罕 說『 撒拉 要乳養嬰孩』呢?因為在他年老的時候,我給他生了一個兒子。」
7Kaj ŝi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? ĉar mi naskis filon en lia maljuneco.
8孩子漸長,就斷了奶。 以撒 斷奶的日子, 亞伯拉罕 設擺豐盛的筵席。
8Kaj la infano kreskis, kaj ĝi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
9當時, 撒拉 看見 埃及 人 夏甲 給 亞伯拉罕 所生的兒子戲笑,
9Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun ĉi tiu naskis al Abraham, mokas.
10就對 亞伯拉罕 說:「你把這使女和她兒子趕出去!因為這使女的兒子不可與我的兒子 以撒 一同承受產業。」
10Kaj ŝi diris al Abraham: Forpelu ĉi tiun sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de ĉi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
11亞伯拉罕 因他兒子的緣故很憂愁。
11Kaj la afero forte malplaĉis al Abraham pro lia filo.
12上帝對 亞伯拉罕 說:「你不必為這童子和你的使女憂愁。凡 撒拉 對你說的話,你都該聽從;因為從 以撒 生的,才要稱為你的後裔。
12Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
13至於使女的兒子,我也必使他 的後裔 成立一國,因為他是你所生的。」
13Sed ankaŭ el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, ĉar li estas via semo.
14亞伯拉罕 清早起來,拿餅和一皮袋水,給了 夏甲 ,搭在她的肩上,又把孩子 交給她 ,打發她走。 夏甲 就走了,在 別是巴 的曠野走迷了路。
14Kaj Abraham leviĝis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron, ankaŭ la infanon, kaj foririgis ŝin; kaj ŝi iris, kaj ŝi erarvagis en la dezerto Beer-Ŝeba.
15皮袋的水用盡了, 夏甲 就把孩子撇在小樹底下,
15Kaj konsumiĝis la akvo de la felsako, kaj ŝi ĵetis la infanon sub unu el la arbetaĵoj.
16自己走開約有一箭之遠,相對而坐,說:「我不忍見孩子死」,就相對而坐,放聲大哭。
16Kaj ŝi iris kaj sidiĝis kontraŭe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; ĉar ŝi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj ŝi sidiĝis kontraŭe, kaj ŝi komencis laŭte plori.
17上帝聽見童子的聲音;上帝的使者從天上呼叫 夏甲 說:「 夏甲 ,你為何這樣呢?不要害怕,上帝已經聽見童子的聲音了。
17Kaj Dio aŭdis la voĉon de la knabo; kaj anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas.
18起來!把童子抱在懷中,我必使他 的後裔 成為大國。」
18Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li.
19上帝使 夏甲 的眼睛明亮,她就看見一口水井,便去將皮袋盛滿了水,給童子喝。
19Kaj Dio malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.
20上帝保佑童子,他就漸長,住在曠野,成了弓箭手。
20Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandiĝis kaj loĝis en la dezerto kaj fariĝis arkpafisto.
21他住在 巴蘭 的曠野;他母親從 埃及 地給他娶了一個妻子。
21Kaj li loĝis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.
22當那時候, 亞比米勒 同他軍長 非各 對 亞伯拉罕 說:「凡你所行的事都有上帝的保佑。
22Kaj en tiu tempo Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en ĉio, kion vi faras;
23我願你如今在這裏指着上帝對我起誓,不要欺負我與我的兒子,並我的子孫。我怎樣厚待了你,你也要照樣厚待我與你所寄居這地的民。」
23nun ĵuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi loĝas kiel fremdulo.
24亞伯拉罕 說:「我情願起誓。」
24Kaj Abraham diris: Mi ĵuras.
25從前, 亞比米勒 的僕人霸佔了一口水井, 亞伯拉罕 為這事指責 亞比米勒 。
25Kaj Abraham riproĉis Abimeleĥon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimeleĥ.
26亞比米勒 說:「誰做這事,我不知道,你也沒有告訴我,今日我才聽見了。」
26Kaj Abimeleĥ diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaŭ vi ne diris al mi; mi eĉ ne aŭdis pri tio ĝis hodiaŭ.
27亞伯拉罕 把羊和牛給了 亞比米勒 ,二人就彼此立約。
27Kaj Abraham prenis ŝafojn kaj bovojn kaj donis al Abimeleĥ, kaj ili ambaŭ starigis inter si interligon.
28亞伯拉罕 把七隻母羊羔另放在一處。
28Kaj Abraham starigis sep ŝafidojn aparte.
29亞比米勒 問 亞伯拉罕 說:「你把這七隻母羊羔另放在一處,是甚麼意思呢?」
29Kaj Abimeleĥ diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep ŝafidoj, kiujn vi starigis aparte?
30他說:「你要從我手裏受這七隻母羊羔,作我挖這口井的證據。」
30Kaj tiu diris: Sep ŝafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.
31所以他給那地方起名叫 別是巴 ,因為他們二人在那裏起了誓。
31Tial tiu loko havas la nomon Beer-Ŝeba, ĉar tie ili ambaŭ ĵuris.
32他們在 別是巴 立了約, 亞比米勒 就同他軍長 非各 起身回 非利士 地去了。
32Kaj ili starigis interligon en Beer-Ŝeba. Kaj Abimeleĥ kaj lia militestro Piĥol leviĝis kaj reiris en la landon de la Filiŝtoj.
33亞伯拉罕 在 別是巴 栽上一棵垂絲柳樹,又在那裏求告耶和華-永生上帝的名。
33Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-Ŝeba, kaj preĝis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
34亞伯拉罕 在 非利士 人的地寄居了多日。
34Kaj Abraham loĝis en la lando de la Filiŝtoj longan tempon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.