創世記
Chapter 41
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1過了兩年,法老做夢,夢見自己站在河邊,
1Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero.
2有七隻母牛從河裏上來,又美好又肥壯,在蘆荻中吃 草 。
2Kaj jen el la Rivero eliras sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj, kaj ili paŝtiĝas en la kanejo.
3隨後又有七隻母牛從河裏上來,又醜陋又乾瘦,與那七隻母牛一同站在河邊。
3Kaj jen sep aliaj bovinoj eliras post ili el la Rivero, malbelaspektaj kaj malgrasaj, kaj ili stariĝas apud tiuj bovinoj sur la bordo de la Rivero.
4這又醜陋又乾瘦的七隻母牛吃盡了那又美好又肥壯的七隻母牛。法老就醒了。
4Kaj la bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj formanĝis la sep bovinojn belaspektajn kaj grasajn. Kaj Faraono vekiĝis.
5他又睡着,第二回做夢,夢見一棵麥子長了七個穗子,又肥大又佳美,
5Kaj li endormiĝis kaj denove havis sonĝon: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj.
6隨後又長了七個穗子,又細弱又被東風吹焦了。
6Sed jen sep spikoj, maldikaj kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskas post ili.
7這細弱的穗子吞了那七個又肥大又飽滿的穗子。法老醒了,不料是個夢。
7Kaj la maldikaj spikoj englutis la sep spikojn dikajn kaj plenajn. Kaj Faraono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo.
8到了早晨,法老心裏不安,就差人召了 埃及 所有的術士和博士來;法老就把所做的夢告訴他們,卻沒有人能給法老圓解。
8En la mateno lia spirito afliktiĝis; kaj li sendis kaj vokigis ĉiujn sorĉistojn de Egiptujo kaj ĉiujn ĝiajn saĝulojn, kaj Faraono rakontis al ili sian sonĝon; sed neniu povis signifoklarigi ĝin al Faraono.
9那時酒政對法老說:「我今日想起我的罪來。
9Tiam la vinistestro ekparolis al Faraono, dirante: Miajn pekojn mi rememoras hodiaŭ.
10從前法老惱怒臣僕,把我和膳長下在護衛長府內的監裏。
10Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon en la domon de la estro de la korpogardistoj, min kaj la bakistestron.
11我們二人同夜各做一夢,各夢都有講解。
11Kaj ni sonĝis sonĝon en unu nokto, mi kaj li; ĉiu havis sonĝon kun aparta signifo.
12在那裏同着我們有一個 希伯來 的少年人,是護衛長的僕人,我們告訴他,他就把我們的夢圓解,是按着各人的夢圓解的。
12Kaj tie estis kun ni Hebrea junulo, sklavo de la estro de la korpogardistoj; kaj ni rakontis al li, kaj li signifoklarigis al ni niajn sonĝojn, al ĉiu li klarigis laŭ lia sonĝo.
13後來正如他給我們圓解的成就了:我官復原職,膳長被掛起來了。」
13Kaj kiel li klarigis al ni, tiel fariĝis: min oni revenigis al mia ofico, kaj lin oni pendigis.
14法老遂即差人去召 約瑟 ,他們便急忙帶他出監,他就剃頭,刮臉,換衣裳,進到法老面前。
14Tiam Faraono sendis alvoki Jozefon; kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li sin razis kaj ŝanĝis siajn vestojn kaj venis al Faraono.
15法老對 約瑟 說:「我做了一夢,沒有人能解;我聽見人說,你聽了夢就能解。」
15Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis sonĝon, kaj neniu povas ĝin klarigi; sed pri vi mi aŭdis, ke kiam vi aŭdas sonĝon, vi tuj ĝin klarigas.
16約瑟 回答法老說:「這不在乎我,上帝必將平安的話回答法老。」
16Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Ĝi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono.
17法老對 約瑟 說:「我夢見我站在河邊,
17Kaj Faraono diris al Jozef: Mi sonĝis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero;
18有七隻母牛從河裏上來,又肥壯又美好,在蘆荻中吃草。
18kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj paŝtiĝis en la kanejo;
19隨後又有七隻母牛上來,又軟弱又醜陋又乾瘦,在 埃及 遍地,我沒有見過這樣不好的。
19sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando;
20這又乾瘦又醜陋的母牛吃盡了那以先的七隻肥母牛,
20kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formanĝis la sep antaŭajn grasajn bovinojn;
21吃了以後卻看不出是吃了,那醜陋的樣子仍舊和先前一樣。我就醒了。
21kaj tiuj eniĝis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili eniĝis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antaŭe. Kaj mi vekiĝis.
22我又夢見一棵麥子,長了七個穗子,又飽滿又佳美,
22Kaj mi vidis en sonĝo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj;
23隨後又長了七個穗子,枯槁細弱,被東風吹焦了。
23sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili;
24這些細弱的穗子吞了那七個佳美的穗子。我將這夢告訴了術士,卻沒有人能給我解說。」
24kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorĉistoj, sed neniu klarigis al mi.
25約瑟 對法老說:「法老的夢乃是一個。上帝已將所要做的事指示法老了。
25Tiam Jozef diris al Faraono: La sonĝo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono.
26七隻好母牛是七年,七個好穗子也是七年;這夢乃是一個。
26La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; ĝi estas unu sonĝo.
27那隨後上來的七隻又乾瘦又醜陋的母牛是七年,那七個虛空、被東風吹焦的穗子也是七年,都是七個荒年。
27Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
28這就是我對法老所說,上帝已將所要做的事顯明給法老了。
28Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono.
29埃及 遍地必來七個大豐年,
29Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando.
30隨後又要來七個荒年,甚至在 埃及 地都忘了先前的豐收,全地必被饑荒所滅。
30Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesiĝos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
31因那以後的饑荒甚大,便不覺得先前的豐收了。
31Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, ĉar ĝi estos tre malfacila.
32至於法老兩回做夢,是因上帝命定這事,而且必速速成就。
32Kaj se la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion.
33所以,法老當揀選一個有聰明有智慧的人,派他治理 埃及 地。
33Kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando;
34法老當這樣行,又派官員管理這地。當七個豐年的時候,征收 埃及 地的五分之一,
34Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de ĉiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco.
35叫他們把將來豐年一切的糧食聚斂起來,積蓄五穀,收存在各城裏做食物,歸於法老的手下。
35Kaj oni kolektu la tutan manĝaĵon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni ĝin konservu.
36所積蓄的糧食可以防備 埃及 地將來的七個荒年,免得這地被饑荒所滅。」
36Kaj tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.
37法老和他一切臣僕都以這事為妙。
37Kaj tio plaĉis al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj.
38法老對臣僕說:「像這樣的人,有上帝的靈在他裏頭,我們豈能找得着呢?」
38Kaj Faraono diris al siaj servantoj: Ĉu ni povus trovi tian homon, kiel li, en kiu estas la spirito de Dio?
39法老對 約瑟 說:「上帝既將這事都指示你,可見沒有人像你這樣有聰明有智慧。
39Kaj Faraono diris al Jozef: Ĉar Dio sciigis al vi ĉion ĉi tion, ne ekzistas kompetentulo kaj saĝulo tia, kiel vi.
40你可以掌管我的家;我的民都必聽從你的話。惟獨在寶座上我比你大。」
40Vi estos super mia domo, kaj viajn vortojn obeos mia tuta popolo; nur per la trono mi estos pli alta ol vi.
41法老又對 約瑟 說:「我派你治理 埃及 全地。」
41Kaj Faraono diris al Jozef: Vidu, mi estrigis vin super la tuta Egipta lando.
42法老就摘下手上打印的戒指,戴在 約瑟 的手上,給他穿上細麻衣,把金鍊戴在他的頸項上,
42Kaj Faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis ĝin sur la manon de Jozef; kaj li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon.
43又叫 約瑟 坐他的副車,喝道的在前呼叫說:「跪下。」這樣,法老派他治理 埃及 全地。
43Kaj li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! Kaj li estrigis lin super la tuta Egipta lando.
44法老對 約瑟 說:「我是法老,在 埃及 全地,若沒有你的命令,不許人擅自辦事。」
44Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando.
45法老賜名給 約瑟 ,叫 撒發那忒‧巴內亞 ,又將 安 城的祭司 波提非拉 的女兒 亞西納 給他為妻。 約瑟 就出去巡行 埃及 地。
45Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
46約瑟 見 埃及 王法老的時候年三十歲。他從法老面前出去,遍行 埃及 全地。
46Jozef havis la aĝon de tridek jaroj, kiam li stariĝis antaŭ Faraono, la reĝo de Egiptujo. Kaj Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon.
47七個豐年之內,地的出產極豐極盛,
47Kaj la tero alportis en la sep jaroj de abundeco grandegajn amasojn da greno.
48約瑟 聚斂 埃及 地七個豐年一切的糧食,把糧食積存在各城裏;各城周圍田地的糧食都積存在本城裏。
48Kaj li kolektis la tutan grenon de la sep jaroj, kiuj estis en la Egipta lando, kaj li metis la grenon en la urbojn; la grenon de ĉiuj kampoj, kiuj estis ĉirkaŭ iu urbo, li metis en ĝin.
49約瑟 積蓄五穀甚多,如同海邊的沙,無法計算,因為穀不可勝數。
49Kaj Jozef kolektis tre multe da greno, kiel la marborda sablo, ĝis li ĉesis kalkuli, ĉar oni ne plu povis kalkuli.
50荒年未到以前, 安 城的祭司 波提非拉 的女兒 亞西納 給 約瑟 生了兩個兒子。
50Antaŭ ol venis la jaroj de malsato, al Jozef naskiĝis du filoj, kiujn naskis al li Asnat, filino de Poti-Fera, pastro el On.
51約瑟 給長子起名叫 瑪拿西 ,因為 他說 :「上帝使我忘了一切的困苦和我父的全家。」
51Kaj al la unuenaskito Jozef donis la nomon Manase, ĉar, li diris, Dio forgesigis al mi ĉiujn miajn suferojn kaj la tutan domon de mia patro.
52他給次子起名叫 以法蓮 ,因為 他說 :「上帝使我在受苦的地方昌盛。」
52Kaj al la dua li donis la nomon Efraim, ĉar, li diris, Dio faris min fruktoporta en la lando de mia suferado.
53埃及 地的七個豐年一完,
53Kaj finiĝis la sep jaroj de abundeco, kiuj estis en la Egipta lando.
54七個荒年就來了。正如 約瑟 所說的,各地都有饑荒;惟獨 埃及 全地有糧食。
54Kaj komenciĝis la sep jaroj de malsato, kiel diris Jozef; kaj estis malsato en ĉiuj landoj, sed en la tuta lando Egipta estis pano.
55及至 埃及 全地有了饑荒,眾民向法老哀求糧食,法老對他們說:「你們往 約瑟 那裏去,凡他所說的,你們都要做。」
55Kiam la tuta Egipta lando eksuferis malsaton, la popolo kriis al Faraono pri pano; tiam Faraono diris al ĉiuj Egiptoj: Iru al Jozef, kaj kion li diros al vi, tion faru.
56當時饑荒遍滿天下, 約瑟 開了各處的倉,糶糧給 埃及 人;在 埃及 地饑荒甚大。
56La malsato estis en la tuta lando. Jozef malfermis ĉiujn grenejojn, kaj vendadis al la Egiptoj. Kaj la malsato estis tre granda en la Egipta lando.
57各地的人都往 埃及 去,到 約瑟 那裏糴糧,因為天下的饑荒甚大。
57Kaj el ĉiuj landoj oni venadis Egiptujon, por aĉeti de Jozef, ĉar la malsato estis tre granda en ĉiuj landoj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.