創世記
Chapter 15
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1這事以後,耶和華在異象中有話對 亞伯蘭 說:「 亞伯蘭 ,你不要懼怕!我是你的盾牌,必大大地賞賜你。」
1Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.
2亞伯蘭 說:「主耶和華啊,我既無子,你還賜我甚麼呢?並且要承受我家業的是 大馬士革 人 以利以謝 。」
2Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
3亞伯蘭 又說:「你沒有給我兒子;那生在我家中的人就是我的後嗣。」
3Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
4耶和華又有話對他說:「這人必不成為你的後嗣;你本身所生的才成為你的後嗣。」
4Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto.
5於是領他走到外邊,說:「你向天觀看,數算眾星,能數得過來嗎?」又對他說:「你的後裔將要如此。」
5Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
6亞伯蘭 信耶和華,耶和華就以此為他的義。
6Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
7耶和華又對他說:「我是耶和華,曾領你出了 迦勒底 的 吾珥 ,為要將這地賜你為業。」
7Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon.
8亞伯蘭 說:「主耶和華啊,我怎能知道必得這地為業呢?」
8Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos?
9他說:「你為我取一隻三年的母牛,一隻三年的母山羊,一隻三年的公綿羊,一隻斑鳩,一隻雛鴿。」
9Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.
10亞伯蘭 就取了這些來,每樣劈開,分成兩半,一半對着一半地擺列,只有鳥沒有劈開。
10Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis.
11有鷙鳥下來,落在那死畜的肉上, 亞伯蘭 就把牠嚇飛了。
11Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
12日頭正落的時候, 亞伯蘭 沉沉地睡了;忽然有驚人的大黑暗落在他身上。
12Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
13耶和華對 亞伯蘭 說:「你要的確知道,你的後裔必寄居別人的地,又服事那地的人;那地的人要苦待他們四百年。
13Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
14並且他們所要服事的那國,我要懲罰,後來他們必帶着許多財物從那裏出來。
14Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
15但你要享大壽數,平平安安地歸到你列祖那裏,被人埋葬。
15Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.
16到了第四代,他們必回到此地,因為 亞摩利 人的罪孽還沒有滿盈。」
16Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon.
17日落天黑,不料有冒煙的爐並燒着的火把從那些肉塊中經過。
17Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj.
18當那日,耶和華與 亞伯蘭 立約,說:「我已賜給你的後裔,從 埃及河 直到 幼發拉底 大河之地,
18En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato:
19就是 基尼 人、 基尼洗 人、 甲摩尼 人、
19la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
20赫 人、 比利洗 人、 利乏音 人、
20kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
21亞摩利 人、 迦南 人、 革迦撒 人、 耶布斯 人之地。」
21kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.