創世記 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1上帝記念 挪亞 和 挪亞 方舟裏的一切走獸牲畜。上帝叫風吹地,水勢漸落。
1Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis.
2淵源和天上的窗戶都閉塞了,天上的大雨也止住了。
2Kaj fermiĝis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la ĉielo.
3水從地上漸退。過了一百五十天,水就漸消。
3Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj.
4七月十七日,方舟停在 亞拉臘山 上。
4Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat.
5水又漸消,到十月初一日,山頂都現出來了。
5Kaj la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montriĝis la suproj de la montoj.
6過了四十天, 挪亞 開了方舟的窗戶,
6Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.
7放出一隻烏鴉去;那烏鴉飛來飛去,直到地上的水都乾了。
7Kaj li ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero.
8他又放出一隻鴿子去,要看看水從地上退了沒有。
8Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero.
9但遍地上都是水,鴿子找不着落腳之地,就回到方舟 挪亞 那裏, 挪亞 伸手把鴿子接進方舟來。
9Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon.
10他又等了七天,再把鴿子從方舟放出去。
10Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo.
11到了晚上,鴿子回到他那裏,嘴裏叼着一個新擰下來的橄欖葉子, 挪亞 就知道地上的水退了。
11Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero.
12他又等了七天,放出鴿子去,鴿子就不再回來了。
12Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li.
13到 挪亞 六百零一歲,正月初一日,地上的水都乾了。 挪亞 撤去方舟的蓋觀看,便見地面上乾了。
13Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero.
14到了二月二十七日,地就都乾了。
14Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekiĝis.
15上帝對 挪亞 說:
15Kaj Dio diris al Noa jene:
16「你和你的妻子、兒子、兒婦都可以出方舟。
16Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
17在你那裏凡有血肉的活物,就是飛鳥、牲畜,和一切爬在地上的昆蟲,都要帶出來,叫牠在地上多多滋生,大大興旺。」
17ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero.
18於是 挪亞 和他的妻子、兒子、兒婦都出來了。
18Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
19一切走獸、昆蟲、飛鳥,和地上所有的動物,各從其類,也都出了方舟。
19Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.
20挪亞 為耶和華築了一座壇,拿各類潔淨的牲畜、飛鳥獻在壇上為燔祭。
20Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro.
21耶和華聞那馨香之氣,就心裏說:「我不再因人的緣故咒詛地(人從小時心裏懷着惡念),也不再按着我才行的滅各種的活物了。
21Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris.
22地還存留的時候,稼穡、寒暑、冬夏、晝夜就永不停息了。」
22De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.