申命記 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「以後,我們轉回,向 巴珊 去。 巴珊 王 噩 和他的眾民都出來,在 以得來 與我們交戰。
1Kaj ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Kaj eliris kontraŭ nin Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.
2耶和華對我說:『不要怕他!因我已將他和他的眾民,並他的地,都交在你手中;你要待他像從前待住 希實本 的 亞摩利 王 西宏 一樣。』
2Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; ĉar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
3於是耶和華-我們的上帝也將 巴珊 王 噩 和他的眾民都交在我們手中;我們殺了他們,沒有留下一個。
3Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaŭ Ogon, la reĝon de Baŝan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis ĉe li.
4那時,我們奪了他所有的城,共有六十座,沒有一座城不被我們所奪。這為 亞珥歌伯 的全境,就是 巴珊 地 噩 王的國。
4Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana.
5這些城都有堅固的高牆,有門有閂。此外還有許多無城牆的鄉村。
5Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.
6我們將這些都毀滅了,像從前待 希實本 王 西宏 一樣,把有人煙的各城,連女人帶孩子,盡都毀滅;
6Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;
7惟有一切牲畜和城中的財物都取為自己的掠物。
7sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon.
8那時,我們從 約旦河 東兩個 亞摩利 王的手將 亞嫩谷 直到 黑門山 之地奪過來(
8Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du reĝoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon
9這 黑門山 , 西頓 人稱為 西連 , 亞摩利 人稱為 示尼珥 ),
9la Cidonanoj nomas Ĥermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas ĝin Senir),
10就是奪了平原的各城、 基列 全地、 巴珊 全地,直到 撒迦 和 以得來 ,都是 巴珊 王 噩 國內的城邑。(
10ĉiujn urbojn sur la ebenaĵo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Baŝana.
11利乏音 人所剩下的只有 巴珊 王 噩 。他的床是鐵的,長九肘,寬四肘,都是以人肘為度。現今豈不是在 亞捫 人的 拉巴 嗎?)」
11Ĉar nur Og, la reĝo de Baŝan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen ĝi estas en Raba de la Amonidoj: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco, laŭ la ulnoj de viro.)
12「那時,我們得了這地。從 亞嫩谷 邊的 亞羅珥 起,我將 基列山 地的一半,並其中的城邑,都給了 呂便 人和 迦得 人。
12Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun ĝiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
13其餘的 基列 地和 巴珊 全地,就是 噩 王的國,我給了 瑪拿西 半支派。 亞珥歌伯 全地乃是 巴珊 全地;這叫做 利乏音 人之地。
13kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Baŝanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Baŝanon oni nomas lando de Rafaidoj.
14瑪拿西 的子孫 睚珥 佔了 亞珥歌伯 全境,直到 基述 人和 瑪迦 人的交界,就按自己的名稱這 巴珊 地為 哈倭特‧睚珥 ,直到今日。
14Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj li donis al Baŝan laŭ sia nomo la nomon Vilaĝoj de Jair, tiel estas ĝis nun.)
15我又將 基列 給了 瑪吉 。
15Kaj al Maĥir mi donis Gileadon.
16從 基列 到 亞嫩谷 ,以谷中為界,直到 亞捫 人交界的 雅博河 ,我給了 呂便 人和 迦得 人,
16Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead ĝis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaŭ ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
17又將 亞拉巴 和靠近 約旦河 之地,從 基尼烈 直到 亞拉巴海 ,就是 鹽海 ,並 毗斯迦山 根東邊之地, 都給了他們 。
17kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret ĝis la maro de la ebenaĵo, la Sala Maro, ĉe la bazo de Pisga en la oriento.
18「那時,我吩咐你們說:『耶和華-你們的上帝已將這地賜給你們為業;你們所有的勇士都要帶着兵器,在你們的弟兄 以色列 人前面過去。
18Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La Eternulo, via Dio, donis al vi ĉi tiun landon, por ke vi posedu ĝin; armitaj iru antaŭ viaj fratoj la Izraelidoj, ĉiuj militkapablaj.
19但你們的妻子、孩子、牲畜(我知道你們有許多的牲畜)可以住在我所賜給你們的各城裏。
19Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj — mi scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn — restu en viaj urboj, kiujn mi donis al vi;
20等到你們弟兄在 約旦河 那邊,也得耶和華-你們上帝所賜給他們的地,又使他們得享平安,與你們一樣,你們才可以回到我所賜給你們為業之地。』
20ĝis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi, kaj ili ankaŭ ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros ĉiu al sia posedaĵo, kiun mi donis al vi.
21那時我吩咐 約書亞 說:『你親眼看見了耶和華-你上帝向這二王所行的;耶和華也必向你所要去的各國照樣行。
21Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj vidis ĉion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du reĝoj; tiel la Eternulo faros al ĉiuj regnoj, kiujn vi trairos.
22你不要怕他們,因那為你爭戰的是耶和華-你的上帝。』」
22Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
23「那時,我懇求耶和華說:
23Kaj mi preĝis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
24『主耶和華啊,你已將你的大力大能顯給僕人看。在天上,在地下,有甚麼神能像你行事、像你有大能的作為呢?
24Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; ĉar kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
25求你容我過去,看 約旦河 那邊的美地,就是那佳美的山地和 黎巴嫩 。』
25Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
26但耶和華因你們的緣故向我發怒,不應允我,對我說:『罷了!你不要向我再提這事。
26Sed la Eternulo ekkoleris kontraŭ mi pro vi kaj ne aŭskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Sufiĉe, ne parolu al Mi plu pri tio.
27你且上 毗斯迦山 頂去,向東、西、南、北舉目觀望,因為你必不能過這 約旦河 。
27Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj; ĉar vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
28你卻要囑咐 約書亞 ,勉勵他,使他膽壯;因為他必在這百姓前面過去,使他們承受你所要觀看之地。』
28Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo, kaj li posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
29於是我們住在 伯‧毗珥 對面的谷中。」
29Kaj ni restis en la valo, kontraŭ Bet-Peor.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.