申命記 24
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「人若娶妻以後,見她有甚麼不合理的事,不喜悅她,就可以寫休書交在她手中,打發她離開夫家。
1Se iu prenos virinon kaj fariĝos ŝia edzo, kaj okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan: tiam li skribu al ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo.
2婦人離開夫家以後,可以去嫁別人。
2Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro;
3後夫若恨惡她,寫休書交在她手中,打發她離開夫家,或是娶她為妻的後夫死了,
3kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon:
4打發她去的前夫不可在婦人玷污之後再娶她為妻,因為這是耶和華所憎惡的;不可使耶和華-你上帝所賜為業之地被玷污了。」
4tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon.
5「新娶妻之人不可從軍出征,也不可託他辦理甚麼公事,可以在家清閒一年,使他所娶的妻快活。
5Se iu antaŭ nelonge edziĝis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
6「不可拿人的 全 盤磨石或是上磨石作當頭,因為這是拿 人的 命作當頭。
6Neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon.
7「若遇見人拐帶 以色列 中的一個弟兄,當奴才待他,或是賣了他,那拐帶人的就必治死。這樣,便將那惡從你們中間除掉。
7Se oni trovos iun, kiu ŝtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu ŝtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8「在大痲瘋的災病上,你們要謹慎,照祭司 利未 人一切所指教你們的留意遵行。我怎樣吩咐他們,你們要怎樣遵行。
8Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
9當記念出 埃及 後,在路上,耶和華-你上帝向 米利暗 所行的事。
9Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
10「你借給鄰舍,不拘是甚麼,不可進他家拿他的當頭。
10Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiaĵon;
11要站在外面,等那向你借貸的人把當頭拿出來交給你。
11staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiaĵon eksteren.
12他若是窮人,你不可留他的當頭過夜。
12Kaj se li estas malriĉulo, tiam ne dormu kun lia garantiaĵo;
13日落的時候,總要把當頭還他,使他用那件衣服蓋着睡覺,他就為你祝福;這在耶和華-你上帝面前就是你的義了。
13redonu al li la garantiaĵon ĉe la subiro de la suno, por ke li kuŝu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaŭ la Eternulo, via Dio.
14「困苦窮乏的雇工,無論是你的弟兄或是在你城裏寄居的,你不可欺負他。
14Ne faru maljustaĵon al dungito, al malriĉulo kaj senhavulo el viaj fratoj aŭ el viaj fremduloj, kiuj loĝas en via lando, en viaj urboj:
15要當日給他工價,不可等到日落-因為他窮苦,把心放在工價上-恐怕他因你求告耶和華,罪便歸你了。
15en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super ĝi, ĉar li estas malriĉa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
16「不可因子殺父,也不可因父殺子;凡被殺的都為本身的罪。
16Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj: ĉiu devas ricevi morton pro sia krimo.
17「你不可向寄居的和孤兒屈枉正直,也不可拿寡婦的衣裳作當頭。
17Ne juĝu malĝuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiaĵe veston de vidvino.
18要記念你在 埃及 作過奴僕。耶和華-你的上帝從那裏將你救贖,所以我吩咐你這樣行。
18Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
19「你在田間收割莊稼,若忘下一捆,不可回去再取,要留給寄居的與孤兒寡婦。這樣,耶和華-你上帝必在你手裏所辦的一切事上賜福與你。
19Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni ĝin: ĝi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiuj faroj de viaj manoj.
20你打橄欖樹,枝上剩下的,不可再打;要留給寄居的與孤兒寡婦。
20Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu ĝis fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
21你摘葡萄園的 葡萄 ,所剩下的,不可再摘;要留給寄居的與孤兒寡婦。
21Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
22你也要記念你在 埃及 地作過奴僕,所以我吩咐你這樣行。
22Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.