申命記
Chapter 6
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「這是耶和華-你們上帝所吩咐教訓你們的誡命、律例、典章,使你們在所要過去得為業的地上遵行,
1Kaj jen estas la ordonoj, la leĝoj, kaj la reguloj, kiujn la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin;
2好叫你和你子子孫孫一生敬畏耶和華-你的上帝,謹守他的一切律例誡命,就是我所吩咐你的,使你的日子得以長久。
2por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante ĉiujn Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por ke vi longe vivu.
3以色列 啊,你要聽,要謹守遵行,使你可以在那流奶與蜜之地得以享福,人數極其增多,正如耶和華-你列祖的上帝所應許你的。
3Aŭskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke estu al vi bone, kaj por ke vi tre multiĝu, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.
4「 以色列 啊,你要聽!耶和華-我們上帝是獨一的主。
4Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
5你要盡心、盡性、盡力愛耶和華-你的上帝。
5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
6我今日所吩咐你的話都要記在心上,
6Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro;
7也要殷勤教訓你的兒女。無論你坐在家裏,行在路上,躺下,起來,都要談論。
7kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas;
8也要繫在手上為記號,戴在額上為經文;
8kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj;
9又要寫在你房屋的門框上,並你的城門上。」
9kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.
10「耶和華-你的上帝領你進他向你列祖 亞伯拉罕 、 以撒 、 雅各 起誓應許給你的地。那裏有城邑,又大又美,非你所建造的;
10Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis,
11有房屋,裝滿各樣美物,非你所裝滿的;有鑿成的水井,非你所鑿成的;還有葡萄園、橄欖園,非你所栽種的;你吃了而且飽足。
11kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata:
12那時你要謹慎,免得你忘記將你從 埃及 地、為奴之家領出來的耶和華。
12tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
13你要敬畏耶和華-你的上帝,事奉他,指着他的名起誓。
13La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru.
14不可隨從別神,就是你們四圍國民的神;
14Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi;
15因為在你們中間的耶和華-你上帝是忌邪的上帝,惟恐耶和華-你上帝的怒氣向你發作,就把你從地上除滅。
15ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.
16「你們不可試探耶和華-你們的上帝,像你們在 瑪撒 那樣試探他。
16Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa.
17要留意遵守耶和華-你們上帝所吩咐的誡命、法度、律例。
17Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi.
18耶和華眼中看為正、看為善的,你都要遵行,使你可以享福,並可以進去得耶和華向你列祖起誓應許的那美地,
18Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj;
19照耶和華所說的,從你面前攆出你的一切仇敵。
19por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
20「日後,你的兒子問你說:『耶和華-我們上帝吩咐你們的這些法度、律例、典章是甚麼意思呢?』
20Se via filo vin demandos morgaŭ: Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi?
21你就告訴你的兒子說:『我們在 埃及 作過法老的奴僕;耶和華用大能的手將我們從 埃及 領出來,
21tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano;
22在我們眼前,將重大可怕的神蹟奇事施行在 埃及 地和法老並他全家的身上,
22kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj;
23將我們從那裏領出來,要領我們進入他向我們列祖起誓應許之地,把這地賜給我們。
23kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj.
24耶和華又吩咐我們遵行這一切律例,要敬畏耶和華-我們的上帝,使我們常得好處,蒙他保全我們的生命,像今日一樣。
24Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago.
25我們若照耶和華-我們上帝所吩咐的一切誡命謹守遵行,這就是我們的義了。』」
25Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.