申命記
Chapter 28
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「你若留意聽從耶和華-你上帝的話,謹守遵行他的一切誡命,就是我今日所吩咐你的,他必使你超乎天下萬民之上。
1Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero.
2你若聽從耶和華-你上帝的話,這以下的福必追隨你,臨到你身上:
2Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio.
3你在城裏必蒙福,在田間也必蒙福。
3Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo.
4你身所生的,地所產的,牲畜所下的,以及牛犢、羊羔,都必蒙福。
4Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
5你的筐子和你的摶麵盆都必蒙福。
5Benita estos via korbo kaj via pastujo.
6你出也蒙福,入也蒙福。
6Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado.
7「仇敵起來攻擊你,耶和華必使他們在你面前被你殺敗;他們從一條路來攻擊你,必從七條路逃跑。
7La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi.
8在你倉房裏,並你手所辦的一切事上,耶和華所命的福必臨到你。耶和華-你上帝也要在所給你的地上賜福與你。
8La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
9你若謹守耶和華-你上帝的誡命,遵行他的道,他必照着向你所起的誓立你作為自己的聖民。
9La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj.
10天下萬民見你歸在耶和華的名下,就要懼怕你。
10Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
11你在耶和華向你列祖起誓應許賜你的地上,他必使你身所生的,牲畜所下的,地所產的,都綽綽有餘。
11Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.
12耶和華必為你開天上的府庫,按時降雨在你的地上。在你手裏所辦的一切事上賜福與你。你必借給許多國民,卻不致向他們借貸。
12La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.
13你若聽從耶和華-你上帝的誡命,就是我今日所吩咐你的,謹守遵行,不偏左右,也不隨從事奉別神,耶和華就必使你作首不作尾,但居上不居下。」
13Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi,
no verse 14 in this text
14kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili.
15「你若不聽從耶和華-你上帝的話,不謹守遵行他的一切誡命律例,就是我今日所吩咐你的,這以下的咒詛都必追隨你,臨到你身上:
15Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
16你在城裏必受咒詛,在田間也必受咒詛。
16Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo.
17你的筐子和你的摶麵盆都必受咒詛。
17Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.
18你身所生的,地所產的,以及牛犢、羊羔,都必受咒詛。
18Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
19你出也受咒詛,入也受咒詛。
19Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj malbenita vi estos ĉe via elirado.
20耶和華因你行惡離棄他,必在你手裏所辦的一切事上,使咒詛、擾亂、責罰臨到你,直到你被毀滅,速速地滅亡。
20La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
21耶和華必使瘟疫貼在你身上,直到他將你從所進去得為業的地上滅絕。
21La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin.
22耶和華要用癆病、熱病、火症、瘧疾、刀劍、旱 風 、霉爛攻擊你。這都要追趕你,直到你滅亡。
22La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos.
23你頭上的天要變為銅,腳下的地要變為鐵。
23Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero.
24耶和華要使那降在你地上的雨變為塵沙,從天臨在你身上,直到你滅亡。
24Anstataŭ pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos.
25「耶和華必使你敗在仇敵面前,你從一條路去攻擊他們,必從七條路逃跑。你必在天下萬國中拋來拋去。
25Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero.
26你的屍首必給空中的飛鳥和地上的走獸作食物,並無人鬨趕。
26Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
27耶和華必用 埃及 人的瘡並痔瘡、牛皮癬與疥攻擊你,使你不能醫治。
27La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi.
28耶和華必用癲狂、眼瞎、心驚攻擊你。
28La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco.
29你必在午間摸索,好像瞎子在暗中摸索一樣。你所行的必不亨通,時常遭遇欺壓、搶奪,無人搭救。
29Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos.
30你聘定了妻,別人必與她同房;你建造房屋,不得住在其內;你栽種葡萄園,也不得用其中的果子。
30Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi; domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn.
31你的牛在你眼前宰了,你必不得吃牠的肉;你的驢在你眼前被搶奪,不得歸還;你的羊歸了仇敵,無人搭救。
31Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.
32你的兒女必歸與別國的民;你的眼目終日切望,甚至失明,你手中無力拯救。
32Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj.
33你的土產和你勞碌得來的,必被你所不認識的國民吃盡。你時常被欺負,受壓制,
33La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo.
34甚至你因眼中所看見的,必致瘋狂。
34Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
35耶和華必攻擊你,使你膝上腿上,從腳掌到頭頂,長毒瘡無法醫治。
35La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto.
36「耶和華必將你和你所立的王領到你和你列祖素不認識的國去;在那裏你必事奉木頭石頭的神。
36La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono.
37你在耶和華領你到的各國中,要令人驚駭、笑談、譏誚。
37Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
38你帶到田間的種子雖多,收進來的卻少,因為被蝗蟲吃了。
38Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj.
39你栽種、修理葡萄園,卻不得收 葡萄 ,也不得喝 葡萄 酒,因為被蟲子吃了。
39Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la vermoj.
40你全境有橄欖樹,卻不得其油抹身,因為樹上的橄欖不熟自落了。
40Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj.
41你生兒養女,卻不算是你的,因為必被擄去。
41Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon.
42你所有的樹木和你地裏的出產必被蝗蟲所吃。
42Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj.
43在你中間寄居的,必漸漸上升,比你高而又高;你必漸漸下降,低而又低。
43La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte.
44他必借給你,你卻不能借給他;他必作首,你必作尾。
44Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto.
45這一切咒詛必追隨你,趕上你,直到你滅亡;因為你不聽從耶和華-你上帝的話,不遵守他所吩咐的誡命律例。
45Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi.
46這些咒詛必在你和你後裔的身上成為異蹟奇事,直到永遠!
46Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne;
47「因為你富有的時候,不歡心樂意地事奉耶和華-你的上帝,
47pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde.
48所以你必在飢餓、乾渴、赤露、缺乏之中事奉耶和華所打發來攻擊你的仇敵。他必把鐵軛加在你的頸項上,直到將你滅絕。
48Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin.
49「耶和華要從遠方、地極帶一國的民,如鷹飛來攻擊你。這民的言語,你不懂得。
49La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
50這民的面貌凶惡,不顧恤年老的,也不恩待年少的。
50popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.
51他們必吃你牲畜所下的和你地土所產的,直到你滅亡。你的五穀、新酒,和油,以及牛犢、羊羔,都不給你留下,直到將你滅絕。
51Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.
52他們必將你困在你各城裏,直到你所倚靠、高大堅固的城牆都被攻塌。他們必將你困在耶和華-你上帝所賜你遍地的各城裏。
52Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
53你在仇敵圍困窘迫之中,必吃你本身所生的,就是耶和華-你上帝所賜給你的兒女之肉。
53Kaj vi manĝos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko.
54你們中間,柔弱嬌嫩的人必惡眼看他弟兄和他懷中的妻,並他餘剩的兒女;
54Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn,
55甚至在你受仇敵圍困窘迫的城中,他要吃兒女的肉,不肯分一點給他的親人,因為他一無所剩。
55donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj pordegoj.
56你們中間,柔弱嬌嫩的婦人,是因嬌嫩柔弱不肯把腳踏地的,必惡眼看她懷中的丈夫和她的兒女。
56Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon,
57她兩腿中間出來的嬰孩與她所要生的兒女,她因缺乏一切就要在你受仇敵圍困窘迫的城中將他們暗暗地吃了。
57ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
58「這書上所寫律法的一切話是叫你敬畏耶和華-你上帝可榮可畏的名。你若不謹守遵行,耶和華就必將奇災,就是至大至長的災,至重至久的病,加在你和你後裔的身上,
58Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon: LA ETERNULON, VIAN DION:
no verse 59 in this text
59tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedaŭrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedaŭrajn.
60也必使你所懼怕、 埃及 人的病都臨到你,貼在你身上,
60Kaj Li turnos sur vin ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos al vi.
61又必將沒有寫在這律法書上的各樣疾病、災殃降在你身上,直到你滅亡。
61Ankaŭ ĉian malsanon kaj ĉian plagon, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, ĝis vi estos ekstermita.
62你們先前雖然像天上的星那樣多,卻因不聽從耶和華-你上帝的話,所剩的人數就稀少了。
62Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataŭ tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo; pro tio, ke vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio.
63先前耶和華怎樣喜悅善待你們,使你們眾多,也要照樣喜悅毀滅你們,使你們滅亡;並且你們從所要進去得的地上必被拔除。
63Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
64耶和華必使你們分散在萬民中,從地這邊到地那邊,你必在那裏事奉你和你列祖素不認識、木頭石頭的神。
64Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj.
65在那些國中,你必不得安逸,也不得落腳之地;耶和華卻使你在那裏心中跳動,眼目失明,精神消耗。
65Sed ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortiĝon de la okuloj kaj suferadon de la animo.
66你的性命必懸懸無定;你晝夜恐懼,自料性命難保。
66Kaj via vivo estos pendanta antaŭ vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.
67你因心裏所恐懼的,眼中所看見的,早晨必說,巴不得到晚上才好;晚上必說,巴不得到早晨才好。
67Matene vi diros: Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros: Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
68耶和華必使你坐船回 埃及 去,走我曾告訴你不得再見的路;在那裏你必賣己身與仇敵作奴婢,卻無人買。」
68Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.