申命記
Chapter 31
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 去告訴 以色列 眾人
1Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.
2說:「我現在一百二十歲了,不能照常出入;耶和華也曾對我說:『你必不得過這 約旦河 。』
2Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi: Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.
3耶和華-你們的上帝必引導你們過去,將這些國民在你們面前滅絕,你們就得他們的地。 約書亞 必引導你們過去,正如耶和華所說的。
3La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.
4耶和華必待他們,如同從前待他所滅絕的 亞摩利 二王 西宏 與 噩 以及他們的國一樣。
4Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.
5耶和華必將他們交給你們;你們要照我所吩咐的一切命令待他們。
5Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
6你們當剛強壯膽,不要害怕,也不要畏懼他們,因為耶和華-你的上帝和你同去。他必不撇下你,也不丟棄你。」
6Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
7摩西 召了 約書亞 來,在 以色列 眾人眼前對他說:「你當剛強壯膽!因為,你要和這百姓一同進入耶和華向他們列祖起誓應許所賜之地;你也要使他們承受那地為業。
7Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
8耶和華必在你前面行;他必與你同在,必不撇下你,也不丟棄你。不要懼怕,也不要驚惶。」
8Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
9摩西 將這律法寫出來,交給抬耶和華約櫃的祭司 利未 子孫和 以色列 的眾長老。
9Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
10摩西 吩咐他們說:「每逢七年的末一年,就在豁免年的定期住棚節的時候,
10Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj,
11以色列 眾人來到耶和華-你上帝所選擇的地方朝見他。那時,你要在 以色列 眾人面前將這律法念給他們聽。
11kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj.
12要招聚他們男、女、孩子,並城裏寄居的,使他們聽,使他們學習,好敬畏耶和華-你們的上帝,謹守、遵行這律法的一切話,
12Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
13也使他們未曾曉得 這律法 的兒女得以聽見,學習敬畏耶和華-你們的上帝,在你們過 約旦河 要得為業之地,存活的日子,常常這樣行。」
13Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.
14耶和華對 摩西 說:「你的死期臨近了;要召 約書亞 來,你們二人站在會幕裏,我好囑咐他。」於是 摩西 和 約書亞 去站在會幕裏。
14Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno.
15耶和華在 會 幕裏雲柱中顯現,雲柱停在 會 幕門以上。
15Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.
16耶和華又對 摩西 說:「你必和你列祖同睡。這百姓要起來,在他們所要去的地上,在那地的人中,隨從外邦神行邪淫,離棄我,違背我與他們所立的約。
16Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.
17那時,我的怒氣必向他們發作;我也必離棄他們,掩面不顧他們,以致他們被吞滅,並有許多的禍患災難臨到他們。那日他們必說:『這些禍患臨到我們,豈不是因我們的上帝不在我們中間嗎?』
17Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?
18那時,因他們偏向別神所行的一切惡,我必定掩面不顧他們。
18Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
19現在你要寫一篇歌,教導 以色列 人,傳給他們,使這歌見證他們的不是;
19Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
20因為我將他們領進我向他們列祖起誓應許那流奶與蜜之地,他們在那裏吃得飽足,身體肥胖,就必偏向別神,事奉他們,藐視我,背棄我的約。
20Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos: tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
21那時,有許多禍患災難臨到他們,這歌必在他們面前作見證,他們後裔的口中必念誦不忘。我未領他們到我所起誓應許之地以先,他們所懷的意念我都知道了。」
21Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.
22當日 摩西 就寫了一篇歌,教導 以色列 人。
22Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj.
23耶和華囑咐 嫩 的兒子 約書亞 說:「你當剛強壯膽,因為你必領 以色列 人進我所起誓應許他們的地;我必與你同在。」
23Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
24摩西 將這律法的話寫在書上,及至寫完了,
24Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron,
25就吩咐抬耶和華約櫃的 利未 人說:
25tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:
26「將這律法書放在耶和華-你們上帝的約櫃旁,可以在那裏見證 以色列 人的不是;
26Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi;
27因為我知道你們是悖逆的,是硬着頸項的。我今日還活着與你們同在,你們尚且悖逆耶和華,何況我死後呢?
27ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?
28你們要將你們支派的眾長老和官長都招聚了來,我好將這些話說與他們聽,並呼天喚地見證他們的不是。
28Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.
29我知道我死後,你們必全然敗壞,偏離我所吩咐你們的道,行耶和華眼中看為惡的事,以手所做的惹他發怒;日後必有禍患臨到你們。」
29Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.
30摩西 將這一篇歌的話都說與 以色列 全會眾聽。
30Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.