申命記
Chapter 23
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「凡外腎受傷的,或被閹割的,不可入耶和華的會。
1Kiu havas dispremitajn testikojn aŭ detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
2「私生子不可入耶和華的會;他的子孫,直到十代,也不可入耶和華的會。
2Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
3「 亞捫 人或是 摩押 人不可入耶和華的會;他們的子孫,雖過十代,也永不可入耶和華的會。
3Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; eĉ ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;
4因為你們出 埃及 的時候,他們沒有拿食物和水在路上迎接你們,又因他們雇了 美索不達米亞 的 毗奪 人 比珥 的兒子 巴蘭 來咒詛你們。
4pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraŭ vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.
5然而耶和華-你的上帝不肯聽從 巴蘭 ,卻使那咒詛的言語變為祝福的話,因為耶和華-你的上帝愛你。
5Sed la Eternulo, via Dio, ne volis aŭskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, ĉar la Eternulo, via Dio, amas vin.
6你一生一世永不可求他們的平安和他們的利益。
6Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.
7「不可憎惡 以東 人,因為他是你的弟兄。不可憎惡 埃及 人,因為你在他的地上作過寄居的。
7Ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato; ne abomenu Egipton, ĉar vi estis fremdulo en lia lando.
8他們第三代子孫可以入耶和華的會。」
8La infanoj, kiuj naskiĝos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
9「你出兵攻打仇敵,就要遠避諸惡。
9Kiam vi eliros tendare kontraŭ viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraŭ ĉio malbona.
10「你們中間,若有人夜間偶然夢遺,不潔淨,就要出到營外,不可入營;
10Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintaĵo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;
11到傍晚的時候,他要用水洗澡,及至日落了才可以入營。
11kiam fariĝos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
12「你在營外也該定出一個地方作為便所。
12Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesaĵoj.
13在你器械之中當預備一把鍬,你出營外便溺以後,用以鏟土,轉身掩蓋。
13Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon;
14因為耶和華-你的上帝常在你營中行走,要救護你,將仇敵交給你,所以你的營理當聖潔,免得他見你那裏有污穢,就離開你。」
14ĉar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturniĝu de vi.
15「若有奴僕脫了主人的手,逃到你那裏,你不可將他交付他的主人。
15Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li serĉos rifuĝon ĉe vi kontraŭ sia sinjoro;
16他必在你那裏與你同住,在你的城邑中,要由他選擇一個所喜悅的地方居住;你不可欺負他。
16kun vi li loĝu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie plaĉos al li; ne premu lin.
17「 以色列 的女子中不可有妓女; 以色列 的男子中不可有孌童。
17Ne devas esti malĉastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malĉastisto inter la filoj de Izrael.
18娼妓所得的錢,或孌童所得的價,你不可帶入耶和華-你上帝的殿還願,因為這兩樣都是耶和華-你上帝所憎惡的。
18Ne enportu pagon de malĉastistino nek de malĉastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; ĉar ambaŭ estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo, via Dio.
19「你借給你弟兄的,或是錢財或是糧食,無論甚麼可生利的物,都不可取利。
19Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.
20借給外邦人可以取利,只是借給你弟兄不可取利。這樣,耶和華-你上帝必在你所去得為業的地上和你手裏所辦的一切事上賜福與你。
20Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en ĉiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
21「你向耶和華-你的上帝許願,償還不可遲延;因為耶和華-你的上帝必定向你追討,你不償還就有罪。
21Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi ĝin; ĉar la Eternulo, via Dio, postulos ĝin de vi, kaj estos sur vi peko.
22你若不許願,倒無罪。
22Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
23你嘴裏所出的,就是你口中應許甘心所獻的,要照你向耶和華-你上帝所許的願謹守遵行。
23Kio eliris el via buŝo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via buŝo.
24「你進了鄰舍的葡萄園,可以隨意吃飽了葡萄,只是不可裝在器皿中。
24Kiam vi eniros en vinberĝardenon de via proksimulo, vi povas manĝi vinberojn kiom vi volos, ĝissate; sed en vian vazon ne metu.
25你進了鄰舍站着的禾稼,可以用手摘穗子,只是不可用鐮刀割取禾稼。」
25Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas deŝiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraŭ la grenkampon de via proksimulo.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.