申命記
Chapter 27
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1摩西 和 以色列 的眾長老吩咐百姓說:「你們要遵守我今日所吩咐的一切誡命。
1Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante: Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
2你們過 約旦河 ,到了耶和華-你上帝所賜給你的地,當天要立起幾塊大石頭,墁上石灰,
2Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko;
3把這律法的一切話寫在石頭上。你過了河,可以進入耶和華-你上帝所賜你流奶與蜜之地,正如耶和華-你列祖之上帝所應許你的。
3kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
4你們過了 約旦河 ,就要在 以巴路山 上照我今日所吩咐的,將這些石頭立起來,墁上石灰。
4Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko.
5在那裏要為耶和華-你的上帝築一座石壇;在石頭上不可動鐵 器 。
5Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron.
6要用沒有鑿過的石頭築耶和華-你上帝的壇,在壇上要將燔祭獻給耶和華-你的上帝。
6El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
7又要獻平安祭,且在那裏吃,在耶和華-你的上帝面前歡樂。
7kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio.
8你要將這律法的一切話明明地寫在石頭上。」
8Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
9摩西 和祭司 利未 人曉諭 以色列 眾人說:「 以色列 啊,要默默靜聽。你今日成為耶和華-你上帝的百姓了。
9Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante: Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio.
10所以要聽從耶和華-你上帝的話,遵行他的誡命律例,就是我今日所吩咐你的。」
10Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
11當日, 摩西 囑咐百姓說:
11Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
12「你們過了 約旦河 , 西緬 、 利未 、 猶大 、 以薩迦 、 約瑟 、 便雅憫 六個支派的人都要站在 基利心山 上為百姓祝福。
12Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen.
13呂便 、 迦得 、 亞設 、 西布倫 、 但 、 拿弗他利 六個支派的人都要站在 以巴路山 上宣布咒詛。
13Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal: Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
14利未 人要向 以色列 眾人高聲說:
14Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:
15「『有人製造耶和華所憎惡的偶像,或雕刻,或鑄造,就是工匠手所做的,在暗中設立,那人必受咒詛!』百姓都要答應說:『阿們!』
15Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros: Amen.
16「『輕慢父母的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
16Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
17「『挪移鄰舍地界的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
17Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
18「『使瞎子走差路的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
18Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
19「『向寄居的和孤兒寡婦屈枉正直的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
19Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
20「『與繼母行淫的,必受咒詛!因為掀開他父親的衣襟。』百姓都要說:『阿們!』
20Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
21「『與獸淫合的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
21Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
22「『與異母同父,或異父同母的姊妹行淫的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
22Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
23「『與岳母行淫的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
23Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
24「『暗中殺人的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
24Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
25「『受賄賂害死無辜之人的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』
25Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
26「『不堅守遵行這律法言語的,必受咒詛!』百姓都要說:『阿們!』」
26Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.