撒母耳記下
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1亞希多弗 又對 押沙龍 說:「求你准我挑選一萬二千人,今夜我就起身追趕 大衛 ,
1Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto.
2趁他疲乏手軟,我忽然追上他,使他驚惶;跟隨他的民必都逃跑,我就單殺王一人,
2Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan.
3使眾民都歸順你。你所尋找的人 既然死了 ,眾民就如已經歸順你;這樣,也都平安無事了。」
3Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam al la tuta popolo fariĝos paco.
4押沙龍 和 以色列 的長老都以這話為美。
4Kaj la afero plaĉis al Abŝalom kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.
5押沙龍 說:「要召 亞基 人 戶篩 來,我們也要聽他怎樣說。」
5Tamen Abŝalom diris: Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros.
6戶篩 到了 押沙龍 面前, 押沙龍 向他說:「 亞希多弗 是如此如此說的,我們照着他的話行可以不可以?若不可,你就說吧!」
6Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom, Abŝalom diris al li: Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.
7戶篩 對 押沙龍 說:「 亞希多弗 這次所定的謀不善。」
7Tiam Ĥuŝaj diris al Abŝalom: Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun fojon.
8戶篩 又說:「你知道,你父親和跟隨他的人都是勇士,現在他們心裏惱怒,如同田野丟崽子的母熊一般,而且你父親是個戰士,必不和民一同住宿。
8Kaj Ĥuŝaj diris plue: Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.
9他現今或藏在坑中或在別處,若有人首先被殺,凡聽見的必說:『跟隨 押沙龍 的民被殺了。』
9Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno aŭ en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon,
10雖有人膽大如獅子,他的心也必消化;因為 以色列 人都知道你父親是英雄,跟隨他的人也都是勇士。
10tiam eĉ la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.
11依我之計,不如將 以色列 眾人-從 但 直到 別是巴 ,如同海邊的沙那樣多-聚集到你這裏來,你也親自率領他們出戰。
11Tial mi konsilas: kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.
12這樣,我們在何處遇見他,就下到他那裏,如同露水下在地上一般,連他帶跟隨他的人,一個也不留下。
12Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos eĉ unu.
13他若進了哪一座城, 以色列 眾人必帶繩子去,將那城拉到河裏,甚至連一塊小石頭都不剩下。」
13Kaj se li enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie eĉ ŝtoneto.
14押沙龍 和 以色列 眾人說:「 亞基 人 戶篩 的計謀比 亞希多弗 的計謀更好!」這是因耶和華定意破壞 亞希多弗 的良謀,為要降禍與 押沙龍 。
14Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj: La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.
15戶篩 對祭司 撒督 和 亞比亞他 說:「 亞希多弗 為 押沙龍 和 以色列 的長老所定的計謀是如此如此,我所定的計謀是如此如此。
15Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar: Tiel kaj tiel konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi;
16現在你們要急速打發人去,告訴 大衛 說:『今夜不可住在曠野的渡口,務要過河,免得王和跟隨他的人都被吞滅。』」
16nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon: Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li.
17那時, 約拿單 和 亞希瑪斯 在 隱‧羅結 那裏等候,不敢進城,恐怕被人看見。有一個使女出來,將這話告訴他們,他們就去報信給 大衛 王。
17Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon.
18然而有一個童子看見他們,就去告訴 押沙龍 。他們急忙跑到 巴戶琳 某人的家裏;那人院中有一口井,他們就下到井裏。
18Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom; dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris tien.
19那家的婦人用蓋蓋上井口,又在上頭鋪上碎麥,事就沒有洩漏。
19Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku.
20押沙龍 的僕人來到那家,問婦人說:「 亞希瑪斯 和 約拿單 在哪裏?」婦人說:「他們過了河了。」 僕人找他們,找不着,就回 耶路撒冷 去了。
20Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili: Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon.
21他們走後,二人從井裏上來,去告訴 大衛 王說:「 亞希多弗 如此如此定計害你,你們務要起來,快快過河。」
21Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj diris al David: Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel.
22於是 大衛 和跟隨他的人都起來,過 約旦河 。到了天亮,無一人不過 約旦河 的。
22Tiam leviĝis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon.
23亞希多弗 見不依從他的計謀,就備上驢,歸回本城;到了家,留下遺言,便吊死了,葬在他父親的墳墓裏。
23Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.
24大衛 到了 瑪哈念 , 押沙龍 和跟隨他的 以色列 人也都過了 約旦河 。
24Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li.
25押沙龍 立 亞瑪撒 作元帥,代替 約押 。 亞瑪撒 是 以實瑪利 人 以特拉 的兒子。 以特拉 曾與 拿轄 的女兒 亞比該 親近;這 亞比該 與 約押 的母親 洗魯雅 是姊妹。
25Kaj Amasan Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab.
26押沙龍 和 以色列 人都安營在 基列 地。
26Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead.
27大衛 到了 瑪哈念 , 亞捫 族的 拉巴 人 拿轄 的兒子 朔比 , 羅‧底巴 人 亞‧米利 的兒子 瑪吉 , 基列 的 羅基琳 人 巴西萊 ,
27Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim,
28帶着被、褥、盆、碗、瓦器、小麥、大麥、麥麵、炒 穀 、豆子、紅豆、炒 豆 、
28alportis litojn kaj tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ rostitajn,
29蜂蜜、奶油、綿羊、奶餅,供給 大衛 和跟隨他的人吃;他們說:「民在曠野,必飢渴困乏了。」
29kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por manĝi; ĉar ili diris: La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.