撒母耳記下 11
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1過了一年,到列王出戰的時候, 大衛 又差派 約押 ,率領臣僕和 以色列 眾人出 戰 。他們就打敗 亞捫 人,圍攻 拉巴 。 大衛 仍住在 耶路撒冷 。
1Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
2一日,太陽平西, 大衛 從床上起來,在王宮的平頂上遊行,看見一個婦人沐浴,容貌甚美,
2Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
3大衛 就差人打聽那婦人是誰。有人說:「她是 以連 的女兒, 赫 人 烏利亞 的妻 拔示巴 。」
3Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido.
4大衛 差人去,將婦人接來;那時她的月經才得潔淨。她來了, 大衛 與她同房,她就回家去了。
4Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon.
5於是她懷了孕,打發人去告訴 大衛 說:「我懷了孕。」
5Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis.
6大衛 差人到 約押 那裏, 說 :「你打發 赫 人 烏利亞 到我這裏來。」 約押 就打發 烏利亞 去見 大衛 。
6Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
7烏利亞 來了, 大衛 問 約押 好,也問兵好,又問爭戰的事怎樣。
7Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.
8大衛 對 烏利亞 說:「你回家去,洗洗腳吧!」 烏利亞 出了王宮,隨後王送他一分 食 物。
8Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo.
9烏利亞 卻和他主人的僕人一同睡在宮門外,沒有回家去。
9Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.
10有人告訴 大衛 說:「 烏利亞 沒有回家去。」 大衛 就問 烏利亞 說:「你從遠路上來,為甚麼不回家去呢?」
10Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?
11烏利亞 對 大衛 說:「 約 櫃和 以色列 與 猶大 兵都住在棚裏,我主 約押 和我主的僕人都在田野安營,我豈可回家吃喝、與妻子同寢呢?我敢在王面前起誓:我決不行這事!」
11Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
12大衛 吩咐 烏利亞 說:「你今日仍住在這裏,明日我打發你去。」於是 烏利亞 那日和次日住在 耶路撒冷 。
12Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
13大衛 召了 烏利亞 來,叫他在自己面前吃喝,使他喝醉。到了晚上, 烏利亞 出去與他主的僕人一同住宿,還沒有回到家裏去。
13Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
14次日早晨, 大衛 寫信與 約押 ,交 烏利亞 隨手帶去。
14Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija.
15信內寫着說:「要派 烏利亞 前進,到陣勢極險之處,你們便退後,使他被殺。」
15Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
16約押 圍城的時候,知道敵人那裏有勇士,便將 烏利亞 派在那裏。
16Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
17城裏的人出來和 約押 打仗; 大衛 的僕人中有幾個被殺的, 赫 人 烏利亞 也死了。
17Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido.
18於是, 約押 差人去將爭戰的一切事告訴 大衛 ,
18Joab sendis kaj raportigis al David ĉiujn cirkonstancojn de la batalo.
19又囑咐使者說:「你把爭戰的一切事對王說完了,
19Kaj al la sendito li donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo,
20王若發怒,問你說:『你們打仗為甚麼挨近城牆呢?豈不知敵人必從城上射箭嗎?
20kaj la reĝo ekkoleros, kaj diros: Kial vi alproksimiĝis al la urbo, por batali? ĉu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
21從前打死 耶路‧比設 兒子 亞比米勒 的是誰呢?豈不是一個婦人從城上拋下一塊上磨石來,打在他身上,他就死在 提備斯 嗎?你們為甚麼挨近城牆呢?』你就說:『王的僕人- 赫 人 烏利亞 也死了。』」
21kiu mortigis Abimeleĥon, filon de Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru: Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
22使者起身,來見 大衛 ,照着 約押 所吩咐他的話奏告 大衛 。
22La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David ĉion, por kio sendis lin Joab.
23使者對 大衛 說:「敵人強過我們,出到郊野與我們打仗,我們追殺他們,直到城門口。
23Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj homoj montriĝis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraŭ nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
24射箭的從城上射王的僕人,射死幾個, 赫 人 烏利亞 也死了。」
24tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
25王向使者說:「你告訴 約押 說:『不要因這事愁悶,刀劍或吞滅這人或吞滅那人,沒有一定的;你只管竭力攻城,將城傾覆。』可以用這話勉勵 約押 。」
25Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu kuraĝa.
26烏利亞 的妻聽見丈夫 烏利亞 死了,就為他哀哭。
26Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo.
27哀哭的日子過了, 大衛 差人將她接到宮裏,她就作了 大衛 的妻,給 大衛 生了一個兒子。但 大衛 所行的這事,耶和華甚不喜悅。
27Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.