撒母耳記下 3
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1掃羅 家和 大衛 家爭戰許久。 大衛 家日見強盛; 掃羅 家日見衰弱。
1Kaj la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David fariĝadis ĉiam pli forta, kaj la domo de Saul fariĝadis ĉiam pli malforta.
2大衛 在 希伯崙 得了幾個兒子:長子 暗嫩 是 耶斯列 人 亞希暖 所生的;
2Al David naskiĝis filoj en Ĥebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Aĥinoam, la Jizreelanino;
3次子 基利押 是作過 迦密 人 拿八 的妻 亞比該 所生的;三子 押沙龍 是 基述 王 達買 的女兒 瑪迦 所生的;
3lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Abŝalom, de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur;
4四子 亞多尼雅 是 哈及 所生的;五子 示法提雅 是 亞比她 所生的;
4la kvara, Adonija, filo de Ĥagit; la kvina, Ŝefatja, filo de Abital;
5六子 以特念 是 大衛 的妻 以格拉 所生的。 大衛 這六個兒子都是在 希伯崙 生的。
5la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. Ĉi tiuj naskiĝis al David en Ĥebron.
6掃羅 家和 大衛 家爭戰的時候, 押尼珥 在 掃羅 家大有權勢。
6Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
7掃羅 有一妃嬪,名叫 利斯巴 ,是 愛亞 的女兒。一日, 伊施波設 對 押尼珥 說:「你為甚麼與我父的妃嬪同房呢?」
7Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Iŝ-Boŝet diris al Abner: Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?
8押尼珥 因 伊施波設 的話就甚發怒,說:「我豈是 猶大 的狗頭呢?我恩待你父 掃羅 的家和他的弟兄、朋友,不將你交在 大衛 手裏,今日你竟為這婦人責備我嗎?
8Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Iŝ-Boŝet, kaj li diris: Ĉu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraŭ Jehuda faras favorkoraĵon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riproĉas al mi hodiaŭ krimon pro la virino!
9我若不照着耶和華起誓應許 大衛 的話行,廢去 掃羅 的位,建立 大衛 的位,使他治理 以色列 和 猶大 ,從 但 直到 別是巴 ,願上帝重重地降罰與我!」
9Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo ĵuris al David;
no verse 10 in this text
10por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan ĝis Beer-Ŝeba.
11伊施波設 懼怕 押尼珥 ,不敢回答一句。
11Kaj li ne povis plu respondi al Abner eĉ unu vorton, ĉar li timis lin.
12押尼珥 打發人去見 大衛 ,替他說:「這國歸誰呢?」又說:「你與我立約,我必幫助你,使 以色列 人都歸服你。」
12Tiam Abner sendis senditojn al David anstataŭ si, por diri: Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.
13大衛 說:「好!我與你立約。但有一件,你來見我面的時候,若不將 掃羅 的女兒 米甲 帶來,必不得見我的面。」
13Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome: vi ne vidos mian vizaĝon, se vi antaŭe ne alkondukos al mi Miĥalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizaĝon.
14大衛 就打發人去見 掃羅 的兒子 伊施波設 ,說:「你要將我的妻 米甲 歸還我;她是我從前用一百 非利士 人的陽皮所聘定的。」
14Kaj David sendis senditojn al Iŝ-Boŝet, filo de Saul, por diri: Donu mian edzinon Miĥal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filiŝtoj.
15伊施波設 就打發人去,將 米甲 從 拉億 的兒子、她丈夫 帕鐵 那裏接回來。
15Tiam Iŝ-Boŝet sendis, kaj prenis ŝin de la edzo, de Paltiel, filo de Laiŝ.
16米甲 的丈夫跟着她,一面走一面哭,直跟到 巴戶琳 。 押尼珥 說:「你回去吧!」 帕鐵 就回去了。
16Kaj ŝia edzo iris kun ŝi, ne ĉesante plori pro ŝi ĝis Baĥurim; sed Abner diris al li: Iru returne; kaj li iris returne.
17押尼珥 對 以色列 長老說:「從前你們願意 大衛 作王治理你們,
17Kaj Abner ekparolis kun la plejaĝuloj de Izrael, dirante: Jam de longe vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi;
18現在你們可以照心願而行。因為耶和華曾論到 大衛 說:『我必藉我僕人 大衛 的手,救我民 以色列 脫離 非利士 人和眾仇敵的手。』」
18nun faru do tion; ĉar la Eternulo diris pri David jene: Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filiŝtoj kaj el la manoj de ĉiuj iliaj malamikoj.
19押尼珥 也用這話說給 便雅憫 人聽,又到 希伯崙 ,將 以色列 人和 便雅憫 全家一切所喜悅的事說給 大衛 聽。
19Ankaŭ al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaŭ iris, por diri al la oreloj de David en Ĥebron ĉion, kio plaĉas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.
20押尼珥 帶着二十個人來到 希伯崙 見 大衛 , 大衛 就為 押尼珥 和他帶來的人設擺筵席。
20Kiam Abner venis al David en Ĥebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
21押尼珥 對 大衛 說:「我要起身去招聚 以色列 眾人來見我主我王,與你立約,你就可以照着心願作王。」於是 大衛 送 押尼珥 去, 押尼珥 就平平安安地去了。
21Kaj Abner diris al David: Mi leviĝos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la reĝo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi reĝu super ĉio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.
22約押 和 大衛 的僕人攻擊敵軍,帶回許多的掠物。那時 押尼珥 不在 希伯崙 大衛 那裏,因 大衛 已經送他去,他也平平安安地去了。
22Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en Ĥebron, ĉar ĉi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.
23約押 和跟隨他的全軍到了,就有人告訴 約押 說:「 尼珥 的兒子 押尼珥 來見王,王送他去,他也平平安安地去了。」
23Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante: Abner, filo de Ner, venis al la reĝo; kaj ĉi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
24約押 去見王說:「你這是做甚麼呢? 押尼珥 來見你,你為何送他去,他就蹤影不見了呢?
24Tiam Joab venis al la reĝo, kaj diris: Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?
25你當曉得, 尼珥 的兒子 押尼珥 來是要誆哄你,要知道你的出入和你一切所行的事。」
25Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras.
26約押 從 大衛 那裏出來,就打發人去追趕 押尼珥 ,在 西拉井 追上他,將他帶回來, 大衛 卻不知道。
26Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.
27押尼珥 回到 希伯崙 , 約押 領他到城門的甕洞,假作要與他說機密話,就在那裏刺透他的肚腹,他便死了。這是報殺他兄弟 亞撒黑 的仇。
27Kiam Abner revenis Ĥebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
28大衛 聽見了,就說:「流 尼珥 的兒子 押尼珥 的血,這罪在耶和華面前必永不歸我和我的國。
28Kiam David poste aŭdis pri tio, li diris: Senkulpa estas mi kaj mia regno antaŭ la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.
29願流他血的罪歸到 約押 頭上和他父的全家;又願 約押 家不斷有患漏症的,長大痲瘋的,架柺而行的,被刀殺死的,缺乏飲食的。」
29Ĝi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
30約押 和他兄弟 亞比篩 殺了 押尼珥 ,是因 押尼珥 在 基遍 爭戰的時候殺了他們的兄弟 亞撒黑 。
30Tiel Joab kaj lia frato Abiŝaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.
31大衛 吩咐 約押 和跟隨他的眾人說:「你們當撕裂衣服,腰束麻布,在 押尼珥 棺 前哀哭。」 大衛 王也跟在棺後。
31Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li: Disŝiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la reĝo David sekvis la mortintportilon.
32他們將 押尼珥 葬在 希伯崙 。王在 押尼珥 的墓旁放聲而哭,眾民也都哭了。
32Kaj oni enterigis Abneron en Ĥebron; kaj la reĝo levis sian voĉon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
33王為 押尼珥 舉哀,說: 押尼珥 何竟像愚頑人死呢?
33Kaj la reĝo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: Ĉu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
34你手未曾捆綁,腳未曾鎖住。 你死,如人死在罪孽之輩手下一樣。 於是眾民又為 押尼珥 哀哭。
34Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraŭ pli ploris pro li la popolo.
35日頭未落的時候,眾民來勸 大衛 吃飯,但 大衛 起誓說:「我若在日頭未落以前吃飯,或吃別物,願上帝重重地降罰與我!」
35Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon manĝi, dum estis ankoraŭ tago; sed David ĵuris, dirante: Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn.
36眾民知道了就都喜悅。凡王所行的,眾民無不喜悅。
36Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio plaĉis al ĝi, tiel same, kiel ĉio, kion faris la reĝo, plaĉis al la tuta popolo.
37那日, 以色列 眾民才知道殺 尼珥 的兒子 押尼珥 並非出於王意。
37Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la reĝo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
38王對臣僕說:「你們豈不知今日 以色列 人中死了一個作元帥的大丈夫嗎?
38Kaj la reĝo diris al siaj servantoj: Ĉu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaŭ en Izrael?
39我雖然受膏為王,今日還是軟弱;這 洗魯雅 的兩個兒子比我剛強。願耶和華照着惡人所行的惡報應他。」
39Sed mi hodiaŭ estas ankoraŭ malforta kaj apenaŭ sanktoleita kiel reĝo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.