撒母耳記下 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1掃羅 的兒子 伊施波設 聽見 押尼珥 死在 希伯崙 ,手就發軟; 以色列 眾人也都驚惶。
1Kiam la filo de Saul aŭdis, ke mortis Abner en Ĥebron, tiam liaj manoj malleviĝis kaj la tuta Izrael konsterniĝis.
2掃羅 的兒子 伊施波設 有兩個軍長,一名 巴拿 ,一名 利甲 ,是 便雅憫 支派、 比錄 人 臨門 的兒子。 比錄 也屬 便雅憫 。
2Du viroj taĉmentestroj estis ĉe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Reĥab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; ĉar Beerot ankaŭ estis kalkulata kiel apartenaĵo de la Benjamenidoj.
3比錄 人早先逃到 基他音 ,在那裏寄居,直到今日。
3Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj loĝis tie kiel fremduloj ĝis nun.
4掃羅 的兒子 約拿單 有一個兒子名叫 米非波設 ,是瘸腿的。 掃羅 和 約拿單 死亡 的消息從 耶斯列 傳到的時候,他才五歲。他乳母抱着他逃跑;因為跑得太急,孩子掉在地上,腿就瘸了。
4De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.
5一日, 比錄 人 臨門 的兩個兒子 利甲 和 巴拿 出去,約在午熱的時候到了 伊施波設 的家; 伊施波設 正睡午覺。
5Reĥab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Iŝ-Boŝet, kiam li kuŝis sian tagmezan kuŝadon.
6他們進了房子,假作要取麥子,就刺透 伊施波設 的肚腹,逃跑了。
6Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaŭ por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Reĥab kaj lia frato Baana forkuris.
7他們進房子的時候, 伊施波設 正在臥房裏躺在床上,他們將他殺死,割了他的首級,拿着首級在 亞拉巴 走了一夜,
7Kiam ili eniris en la domon, li kuŝis sur sia lito en sia dormoĉambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laŭ la vojo al la ebenaĵo dum la tuta nokto.
8將 伊施波設 的首級拿到 希伯崙 見 大衛 王,說:「王的仇敵 掃羅 曾尋索王的性命。看哪,這是他兒子 伊施波設 的首級;耶和華今日為我主我王在 掃羅 和他後裔的身上報了仇。」
8Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro.
9大衛 對 比錄 人 臨門 的兒子 利甲 和他兄弟 巴拿 說:「我指着救我性命脫離一切苦難、永生的耶和華起誓:
9Sed David respondis al Reĥab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili: Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
10從前有人報告我說, 掃羅 死了,他自以為報好消息;我就拿住他,將他殺在 洗革拉 ,這就作了他報消息的賞賜。
10se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:
11何況惡人將義人殺在他的床上,我豈不向你們討流他血的罪、從世上除滅你們呢?」
11kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? ĉu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
12於是 大衛 吩咐少年人將他們殺了,砍斷他們的手腳,掛在 希伯崙 的池旁,卻將 伊施波設 的首級葬在 希伯崙 押尼珥 的墳墓裏。
12Kaj David ordonis al la servantoj; kaj ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron; kaj la kapon de Iŝ-Boŝet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en Ĥebron.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.