撒母耳記下 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1此後, 大衛 攻打 非利士 人,把他們治服,從他們手下奪取了京城的權柄;
1Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la ĉefurbon el la manoj de la Filiŝtoj.
2又攻打 摩押 人,使他們躺臥在地上,用繩量一量:量二繩的殺了,量一繩的存留。 摩押 人就歸服 大衛 ,給他進貢。
2Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj, kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
3瑣巴 王 利合 的兒子 哈大底謝 往大河去,要奪回他的國權。 大衛 就攻打他,
3Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Reĥob, reĝon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.
4擒拿了他的馬兵一千七百,步兵二萬,將拉戰車的馬砍斷蹄筋,但留下一百輛車的馬。
4Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.
5大馬士革 的 亞蘭 人來幫助 瑣巴 王 哈大底謝 , 大衛 就殺了 亞蘭 人二萬二千。
5La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
6於是 大衛 在 大馬士革 的 亞蘭 地設立防營, 亞蘭 人就歸服他,給他進貢。 大衛 無論往哪裏去,耶和華都使他得勝。
6Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
7他奪了 哈大底謝 臣僕所拿的金盾牌,帶到 耶路撒冷 。
7Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
8大衛 王又從屬 哈大底謝 的 比他 和 比羅他 城中奪取了許多的銅。
8Kaj el Betaĥ kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la reĝo David prenis tre multe da kupro.
9哈馬 王 陀以 聽見 大衛 殺敗 哈大底謝 的全軍,
9Kiam Toi, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer,
10就打發他兒子 約蘭 去見 大衛 王,問他的安,為他祝福,因為他殺敗了 哈大底謝 (原來 陀以 與 哈大底謝 常常爭戰)。 約蘭 帶了金銀銅的器皿來,
10tiam Toi sendis sian filon Joram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraŭ Hadadezer kaj venkobatis lin (ĉar Toi estis en milito kontraŭ Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn.
11大衛 王將這些器皿和他治服各國所得來的金銀都分別為聖,獻給耶和華,
11Ilin ankaŭ la reĝo David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li dediĉis el tio, kion li akiris de ĉiuj nacioj, kiujn li venkis:
12就是從 亞蘭 、 摩押 、 亞捫 、 非利士 、 亞瑪力 人所得來的,以及從 瑣巴 王 利合 的兒子 哈大底謝 所掠之物。
12de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Reĥob kaj reĝo de Coba.
13大衛 在 鹽谷 擊殺了 亞蘭 一萬八千人回來,就得了大名;
13Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj.
14又在 以東 全地設立防營, 以東 人就都歸服 大衛 。 大衛 無論往哪裏去,耶和華都使他得勝。
14Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
15大衛 作 以色列 眾人的王,又向眾民秉公行義。
15Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj David faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.
16洗魯雅 的兒子 約押 作元帥; 亞希律 的兒子 約沙法 作史官;
16Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
17亞希突 的兒子 撒督 和 亞比亞他 的兒子 亞希米勒 作祭司 長 ; 西萊雅 作書記;
17Cadok, filo de Aĥitub, kaj Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
18耶何耶大 的兒子 比拿雅 統轄 基利提 人和 比利提 人。 大衛 的眾子都作領袖。
18Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.