Naĥum
Chapter 2

Naĥum

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Disĵetanto iras kontraŭ vin; fortikigu viajn fortikaĵojn, gardu la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.
1尼尼微 啊,那打碎 邦國 的上來攻擊你。 你要看守保障,謹防道路, 使腰強壯,大大勉力。 (
2Ĉar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaŭ la majeston de Izrael; ĉar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbranĉojn.
2耶和華復興 雅各 的榮華, 好像 以色列 的榮華一樣; 因為使地空虛的, 已經使 雅各 和 以色列 空虛, 將他們的葡萄枝毀壞了。)
3La ŝildo de liaj herooj estas ruĝigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro brilas la ĉaroj en la tago de lia armiĝo; la lancoj ŝanceliĝas.
3他勇士的盾牌是紅的, 精兵都穿朱紅 衣服 。 在他預備 爭戰 的日子, 戰車上的鋼鐵閃爍如火, 柏木把的 槍 也掄起來了。
4Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj.
4車輛在街上急行, 在寬闊處奔來奔去, 形狀如火把, 飛跑如閃電。
5Li vokas siajn fortulojn, sed ili falpuŝiĝos dum sia irado; ili rapidas al la murego kaj preparas defendon.
5尼尼微 王招聚他的貴冑; 他們步行絆跌, 速上城牆,預備擋牌。
6La pordegoj ĉe la akvo malfermiĝos, kaj la palaco cedos.
6河閘開放,宮殿沖沒。
7Decidita estas ĝia kapto kaj forkonduko, kaj ĝiaj sklavinoj ĝemos kiel kolomboj kaj batos sian bruston.
7王后蒙羞,被人擄去; 宮女搥胸,哀鳴如鴿。 此乃命定之事。
8Nineve estas de ĉiam kiel baseno da akvo; sed nun ĝi forkuras: Haltu, haltu! sed neniu revenas.
8尼尼微 自古以來 充滿人民 , 如同聚水的池子; 現在居民卻都逃跑。 雖有人呼喊說 :站住!站住! 卻無人回顧。
9Disrabu arĝenton, disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da diversaj valoraĵoj.
9你們搶掠金銀吧! 因為所積蓄的無窮, 華美的寶器無數。
10Prirabita kaj plene ruinigita ĝi estos; la koro svenas, la genuoj tremas; ĉies lumboj senfortiĝis, kaj ĉies vizaĝoj nigriĝis.
10尼尼微 現在空虛荒涼, 人心消化,雙膝相碰, 腰都疼痛,臉都變色。
11Kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kaj tiu paŝtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj, kaj neniu ilin timigis?
11獅子的洞和少壯獅子餵養之處在哪裏呢? 公獅母獅小獅遊行、無人驚嚇之地在哪裏呢?
12La leono disŝiradis sufiĉon por siaj idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per kaptaĵo kaj siajn nestegojn per disŝiritaĵo.
12公獅為小獅撕碎許多食物, 為母獅掐死活物, 把撕碎的、掐死的充滿牠的洞穴。
13Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo viajn ĉarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi ĉesigos sur la tero vian disŝiradon, kaj oni ne plu aŭdos la voĉon de viaj sendatoj.
13萬軍之耶和華說:「我與你為敵,必將你的車輛焚燒成煙,刀劍也必吞滅你的少壯獅子。我必從地上除滅你所撕碎的,你使者的聲音必不再聽見。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.