Juĝistoj
Chapter 19
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Juĝistoj 19

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Leĥem de Jehuda.
1當 以色列 中沒有王的時候,有住 以法蓮 山地那邊的一個 利未 人,娶了一個 猶大 伯利恆 的女子為妾。
2Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn.
2妾行淫離開丈夫,回 猶大 的 伯利恆 ,到了父家,在那裏住了四個月。
3Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo.
3她丈夫起來,帶着一個僕人、兩匹驢去見她,用好話勸她回來。女子就引丈夫進入父家。她父見了那人,便歡歡喜喜地迎接。
4Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie.
4那人的岳父,就是女子的父親,將那人留下住了三天。於是二人一同吃喝、住宿。
5En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
5到第四天, 利未 人清早起來要走,女子的父親對女婿說:「請你吃點飯,加添心力,然後可以行路。」
6Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron.
6於是二人坐下一同吃喝。女子的父親對那人說:「請你再住一夜,暢快你的心。」
7La viro leviĝis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.
7那人起來要走,他岳父強留他,他又住了一宿。
8En la kvina tago li leviĝis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris: Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ manĝis.
8到第五天,他清早起來要走,女子的父親說:「請你 吃點飯 ,加添心力,等到日頭偏西再走。」於是二人一同吃飯。
9Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
9那人同他的妾和僕人起來要走,他岳父,就是女子的父親,對他說:「看哪,日頭偏西了,請你再住一夜;天快晚了,可以在這裏住宿,暢快你的心。明天早早起行回家去。」
10Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino.
10那人不願再住一夜,就備上那兩匹驢,帶着妾起身走了,來到 耶布斯 的對面( 耶布斯 就是 耶路撒冷 。)
11Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi.
11臨近 耶布斯 的時候,日頭快要落了,僕人對主人說:「我們不如進這 耶布斯 人的城裏住宿。」
12Sed lia sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea.
12主人回答說:「我們不可進不是 以色列 人住的外邦城,不如過到 基比亞 去」;
13Kaj li diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama.
13又對僕人說:「我們可以到一個地方,或住在 基比亞 ,或住在 拉瑪 。」
14Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.
14他們就往前走。將到 便雅憫 的 基比亞 ,日頭已經落了;
15Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.
15他們進入 基比亞 要在那裏住宿,就坐在城裏的街上,因為無人接他們進家住宿。
16Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
16晚上,有一個老年人從田間做工回來。他原是 以法蓮 山地的人,住在 基比亞 ;那地方的人卻是 便雅憫 人。
17Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi venas?
17老年人舉目看見客人 坐 在城裏的街上,就問他說:「你從哪裏來?要往哪裏去?」
18Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.
18他回答說:「我們從 猶大 的 伯利恆 來,要往 以法蓮 山地那邊去。我原是那裏的人,到過 猶大 的 伯利恆 ,現在我往耶和華的殿去,在這裏無人接我進他的家。
19Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.
19其實我有糧草可以餵驢,我與我的妾,並我的僕人,有餅有酒,並不缺少甚麼。」
20Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.
20老年人說:「願你平安!你所需用的我都給你,只是不可在街上過夜。」
21Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis.
21於是領他們到家裏,餵上驢,他們就洗腳吃喝。
22Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
22他們心裏正歡暢的時候,城中的匪徒圍住房子,連連叩門,對房主老人說:「你把那進你家的人帶出來,我們要與他交合。」
23Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili: Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon.
23那房主出來對他們說:「弟兄們哪,不要這樣作惡;這人既然進了我的家,你們就不要行這醜事。
24Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi; sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon.
24我有個女兒,還是處女,並有這人的妾,我將她們領出來任憑你們玷辱她們,只是向這人不可行這樣的醜事。」
25Sed la homoj ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo.
25那些人卻不聽從他的話。那人就把他的妾拉出去交給他們,他們便與她交合,終夜凌辱她,直到天色快亮才放她去。
26Kaj la virino venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume.
26天快亮的時候,婦人回到她主人住宿的房門前,就仆倒在地,直到天亮。
27Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj estas sur la sojlo.
27早晨,她的主人起來開了房門,出去要行路,不料那婦人仆倒在房門前,兩手搭在門檻上;
28Kaj li diris al ŝi: Leviĝu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon, leviĝis, kaj iris al sia loko.
28就對婦人說:「起來,我們走吧!」婦人卻不回答。那人便將她馱在驢上,起身回本處去了。
29Kiam li venis en sian domon, li prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn regionojn de Izrael.
29到了家裏,用刀將妾的屍身切成十二塊,使人拿着傳送 以色列 的四境。
30Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris: Ne estis kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj decidu.
30凡看見的人都說:「從 以色列 人出 埃及 地,直到今日,這樣的事沒有行過,也沒有見過。現在應當思想,大家商議 當怎樣辦理 。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.