Ezra 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
1那時,先知 哈該 和 易多 的孫子 撒迦利亞 奉 以色列 上帝的名向 猶大 和 耶路撒冷 的 猶大 人說勸勉的話。
2Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
2於是 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 和 約薩達 的兒子 耶書亞 都起來動手建造 耶路撒冷 上帝的殿,有上帝的先知在那裏幫助他們。
3En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
3當時 河西 的總督 達乃 和 示他‧波斯乃 ,並他們的同黨來問說:「誰降旨讓你們建造這殿,修成這牆呢?」
4Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon.
4我們便告訴他們建造這殿的人叫甚麼名字。
5Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.
5上帝的眼目看顧 猶大 的長老,以致總督等沒有叫他們停工,直到這事奏告 大流士 ,得着他的回諭。
6Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario;
6河西 的總督 達乃 和 示他‧波斯乃 ,並他們的同黨,就是住 河西 的 亞法薩迦 人,上本奏告 大流士 王。
7la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon.
7本上寫着說:「願 大流士 王諸事平安。
8Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
8王該知道,我們往 猶大 省去,到了至大上帝的殿,這殿是用大石建造的。樑木插入牆內,工作甚速,他們手下亨通。
9Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
9我們就問那些長老說:『誰降旨讓你們建造這殿,修成這牆呢?』
10Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj.
10又問他們的名字,要記錄他們首領的名字,奏告於王。
11Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin.
11他們回答說:『我們是天地之上帝的僕人,重建前多年所建造的殿,就是 以色列 的一位大君王建造修成的。
12Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon.
12只因我們列祖惹天上的上帝發怒,上帝把他們交在 迦勒底 人 巴比倫 王 尼布甲尼撒 的手中,他就拆毀這殿,又將百姓擄到 巴比倫 。
13Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio.
13然而 巴比倫 王 塞魯士 元年,他降旨允准建造上帝的這殿。
14Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
14上帝殿中的金、銀器皿,就是 尼布甲尼撒 從 耶路撒冷 的殿中掠去帶到 巴比倫 廟裏的, 塞魯士 王從 巴比倫 廟裏取出來,交給派為省長的,名叫 設巴薩 ,
15kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.
15對他說可以將這些器皿帶去,放在 耶路撒冷 的殿中,在原處建造上帝的殿。
16Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita.
16於是這 設巴薩 來建立 耶路撒冷 上帝殿的根基。這殿從那時直到如今尚未造成。』
17Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.
17現在王若以為美,請察 巴比倫 王的府庫,看 塞魯士 王降旨允准在 耶路撒冷 建造上帝的殿沒有,王的心意如何?請降旨曉諭我們。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.