1 Petro 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, eĉ se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,
1你們作妻子的要順服自己的丈夫;這樣,若有不信從道理的丈夫,他們雖然不聽道,也可以因妻子的品行被感化過來;
2rigardante vian konduton kun timo ĉastan.
2這正是因看見你們有貞潔的品行和敬畏的心。
3Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aŭ la surmetado de vestoj;
3你們不要以外面的辮頭髮,戴金飾,穿美衣為妝飾,
4sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio.
4只要以裏面存着長久溫柔、安靜的心為妝飾;這在上帝面前是極寶貴的。
5Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;
5因為古時仰賴上帝的聖潔婦人正是以此為妝飾,順服自己的丈夫,
6kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.
6就如 撒拉 聽從 亞伯拉罕 ,稱他為主。你們若行善,不因恐嚇而害怕,便是 撒拉 的女兒了。
7Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.
7你們作丈夫的也要按情理和 妻子 同住;因她比你軟弱,與你一同承受生命之恩的,所以要敬重她。這樣,便叫你們的禱告沒有阻礙。
8Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;
8總而言之,你們都要同心,彼此體恤,相愛如弟兄,存慈憐謙卑的心。
9ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
9不以惡報惡,以辱罵還辱罵,倒要祝福;因你們是為此蒙召,好叫你們承受福氣。
10Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono, Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
10因為 經上 說: 人若愛生命, 願享美福, 須要禁止舌頭不出惡言, 嘴唇不說詭詐的話;
11Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.
11也要離惡行善, 尋求和睦,一心追趕。
12Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon.
12因為,主的眼看顧義人; 主的耳聽他們的祈禱。 惟有行惡的人,主向他們變臉。
13Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono?
13你們若是熱心行善,有誰害你們呢?
14Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu;
14你們就是為義受苦,也是有福的。不要怕人的威嚇,也不要驚慌;
15sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;
15只要心裏尊主基督為聖。有人問你們心中盼望的緣由,就要常作準備,以溫柔、敬畏的心回答各人;
16havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.
16存着無虧的良心,叫你們在何事上被毀謗,就在何事上可以叫那誣賴你們在基督裏有好品行的人自覺羞愧。
17Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
17上帝的旨意若是叫你們因行善受苦,總強如因行惡受苦。
18Ĉar Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;
18因基督也曾一次為罪受苦,就是義的代替不義的,為要引我們到上帝面前。按着肉體說,他被治死;按着靈性說,他復活了。
19en kiu ankaŭ li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj,
19他藉這靈曾去傳道給那些在監獄裏的靈聽,
20kiuj iam malobeis, kiam la longedaŭra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsaviĝis tra akvo;
20就是那從前在 挪亞 預備方舟、上帝容忍等待的時候,不信從的人。當時進入方舟,藉着水得救的不多,只有八個人。
21kiu ankaŭ vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la karna malpuraĵo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la releviĝo de Jesuo Kristo;
21這水所表明的洗禮,現在藉着耶穌基督復活也拯救你們; 這洗禮 本不在乎除掉肉體的污穢,只求在上帝面前有無虧的良心。
22kiu estas dekstre de Dio, irinte en la ĉielon; al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.
22耶穌已經進入天堂,在上帝的右邊;眾天使和有權柄的,並有能力的,都服從了他。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.