帖撒羅尼迦前書 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄們,論到時候、日期,不用寫信給你們,
1Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.
2因為你們自己明明曉得,主的日子來到,好像夜間的賊一樣。
2Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.
3人正說「平安穩妥」的時候,災禍忽然臨到他們,如同產難臨到懷胎的婦人一樣,他們絕不能逃脫。
3Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.
4弟兄們,你們卻不在黑暗裏,叫那日子臨到你們像賊一樣。
4Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;
5你們都是光明之子,都是白晝之子。我們不是屬黑夜的,也不是屬幽暗的。
5ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;
6所以,我們不要睡覺像別人一樣,總要警醒謹守。
6tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
7因為睡了的人是在夜間睡,醉了的人是在夜間醉。
7Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.
8但我們既然屬乎白晝,就應當謹守,把信和愛當作護心鏡遮胸,把得救的盼望當作頭盔戴上。
8Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.
9因為上帝不是預定我們受刑,乃是預定我們藉着我們主耶穌基督得救。
9Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
10他替我們死,叫我們無論醒着,睡着,都與他同活。
10kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.
11所以,你們該彼此勸慰,互相建立,正如你們素常所行的。
11Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
12弟兄們,我們勸你們敬重那在你們中間勞苦的人,就是在主裏面治理你們、勸戒你們的;
12Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,
13又因他們所做的工,用愛心格外尊重他們。你們也要彼此和睦。
13kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.
14我們又勸弟兄們,要警戒不守規矩的人,勉勵灰心的人,扶助軟弱的人,也要向眾人忍耐。
14Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.
15你們要謹慎,無論是誰都不可以惡報惡;或是彼此相待,或是待眾人,常要追求良善。
15Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.
16要常常喜樂,
16Ĝoju ĉiam;
17不住地禱告,
17preĝu senĉese;
18凡事謝恩;因為這是上帝在基督耶穌裏向你們所定的旨意。
18pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.
19不要消滅 聖 靈 的感動 ;
19Ne estingu la Spiriton;
20不要藐視先知的講論。
20ne malestimu profetaĵojn;
21但要凡事察驗;善美的要持守,
21elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;
22各樣的惡事要禁戒不做。
22detenu vin de ĉia formo de malbono.
23願賜平安的上帝親自使你們全然成聖!又願你們的靈與魂與身子得蒙保守,在我們主耶穌基督降臨的時候,完全無可指摘!
23Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
24那召你們的本是信實的,他必成就這事。
24Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.
25請弟兄們為我們禱告。
25Fratoj, preĝu por ni.
26與眾弟兄親嘴問安,務要聖潔。
26Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso.
27我指着主囑咐你們,要把這信念給眾弟兄聽。
27Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.
28願我主耶穌基督的恩 常 與你們同在!
28La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.