帖撒羅尼迦前書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1弟兄們,我還有話說:我們靠着主耶穌求你們,勸你們,你們既然受了我們的教訓,知道該怎樣行可以討上帝的喜悅,就要照你們現在所行的更加勉勵。
1Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
2你們原曉得,我們憑主耶穌傳給你們甚麼命令。
2Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.
3上帝的旨意就是要你們成為聖潔,遠避淫行;
3Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco;
4要你們各人曉得怎樣用聖潔、尊貴守着自己的身體,
4ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro,
5不放縱私慾的邪情,像那不認識上帝的外邦人。
5ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;
6不要一個人在這事上越分,欺負他的弟兄;因為這一類的事,主必報應,正如我預先對你們說過、又切切囑咐你們的。
6ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis.
7上帝召我們,本不是要我們沾染污穢,乃是要我們成為聖潔。
7Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.
8所以,那棄絕的,不是棄絕人,乃是棄絕那賜聖靈給你們的上帝。
8Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
9論到弟兄們相愛,不用人寫信給你們;因為你們自己蒙了上帝的教訓,叫你們彼此相愛。
9Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;
10你們向 馬其頓 全地的眾弟兄固然是這樣行,但我勸弟兄們要更加勉勵。
10ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,
11又要立志作安靜人,辦自己的事,親手做工,正如我們從前所吩咐你們的,
11kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis;
12叫你們可以向外人行事端正,自己也就沒有甚麼缺乏了。
12por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.
13論到睡了的人,我們不願意弟兄們不知道,恐怕你們憂傷,像那些沒有指望的人一樣。
13Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.
14我們若信耶穌死而復活了,那已經在耶穌裏睡了的人,上帝也必將他們與耶穌一同帶來。
14Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li.
15我們現在照主的話告訴你們一件事:我們這活着還存留到主降臨的人,斷不能在那已經睡了的人之先。
15Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj.
16因為主必親自從天降臨,有呼叫的聲音和天使長的聲音,又有上帝的號 吹響 ;那在基督裏死了的人必先復活。
16Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj;
17以後我們這活着還存留的人必和他們一同被提到雲裏,在空中與主相遇。這樣,我們就要和主永遠同在。
17poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro.
18所以,你們當用這些話彼此勸慰。
18Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.