列王紀上 5
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1泰爾 王 希蘭 ,平素愛 大衛 ;他聽見 以色列 人膏 所羅門 ,接續他父親作王,就差遣臣僕來見他。
1Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo.
2所羅門 也差遣人去見 希蘭 ,說:
2Kaj Salomono sendis al Ĥiram, por diri:
3「你知道我父親 大衛 因四圍的爭戰,不能為耶和華-他上帝的名建殿,直等到耶和華使仇敵都服在他腳下。
3Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin ĉirkaŭis, ĝis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj.
4現在耶和華-我的上帝使我四圍平安,沒有仇敵,沒有災禍。
4Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona malhelpo.
5我定意要為耶和華-我上帝的名建殿,是照耶和華應許我父親 大衛 的話說:『我必使你兒子接續你坐你的位,他必為我的名建殿。』
5Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante: Via filo, kiun Mi sidigos anstataŭ vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo.
6所以求你吩咐你的僕人在 黎巴嫩 為我砍伐香柏木,我的僕人也必幫助他們,我必照你所定的,給你僕人的工價;因為你知道,在我們中間沒有人像 西頓 人善於砍伐樹木。」
6Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; ĉar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj.
7希蘭 聽見 所羅門 的話,就甚喜悅,說:「今日應當稱頌耶和華;因他賜給 大衛 一個有智慧的兒子,治理這眾多的民。」
7Kiam Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono, li tre ekĝojis, kaj diris: Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo.
8希蘭 打發人去見 所羅門 ,說:「你差遣人向我所提的那事,我都聽見了;論到香柏木和松木,我必照你的心願而行。
8Kaj Ĥiram sendis al Salomono, por diri: Mi aŭskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj.
9我的僕人必將這木料從 黎巴嫩 運到海裏,紮成筏子,浮海運到你所指定我的地方,在那裏拆開,你就可以收取;你也要成全我的心願,將食物給我的家。」
9Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu manĝaĵon por mia domo.
10於是 希蘭 照着 所羅門 所要的,給他香柏木和松木;
10Kaj Ĥiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis.
11所羅門 給 希蘭 麥子二萬歌珥,清油二十歌珥,作他家的食物。 所羅門 每年都是這樣給 希蘭 。
11Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor’ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor’ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare.
12耶和華照着所應許的賜智慧給 所羅門 。 希蘭 與 所羅門 和好,彼此立約。
12Kaj la Eternulo donis saĝon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter Ĥiram kaj Salomono, kaj ili ambaŭ faris inter si interligon.
13所羅門 王從 以色列 人中挑取服苦的人共有三萬,
13La reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj.
14派他們輪流每月一萬人上 黎巴嫩 去;一個月在 黎巴嫩 ,兩個月在家裏。 亞多尼蘭 掌管他們。
14Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil ĉiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton.
15所羅門 用七萬扛抬的,八萬在山上鑿石頭的。
15Kaj Salomono havis sepdek mil ŝarĝoportistojn kaj okdek mil montajn ŝtonhakistojn,
16此外, 所羅門 用三千三百督工的,監管工人。
16krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj.
17王下令,人就鑿出又大又寶貴的石頭來,用以立殿的根基。
17Kaj la reĝo ordonis, ke oni elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj.
18所羅門 的匠人和 希蘭 的匠人,並 迦巴勒 人,都將石頭鑿好,預備木料和石頭建殿。
18Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.