列王紀上
Chapter 17
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1基列 寄居的 提斯比 人 以利亞 對 亞哈 說:「我指着所事奉永生耶和華- 以色列 的上帝起誓,這幾年我若不禱告,必不降露,不下雨。」
1Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
2耶和華的話臨到 以利亞 說:
2Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
3「你離開這裏往東去,藏在 約旦河 東邊的 基立溪 旁。
3Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
4你要喝那溪裏的水,我已吩咐烏鴉在那裏供養你。」
4El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
5於是 以利亞 照着耶和華的話,去住在 約旦河 東的 基立溪 旁。
5Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
6烏鴉早晚給他叼餅和肉來,他也喝那溪裏的水。
6Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
7過了些日子,溪水就乾了,因為雨沒有下在地上。
7Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
8耶和華的話臨到他說:
8Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
9「你起身往 西頓 的 撒勒法 去,住在那裏;我已吩咐那裏的一個寡婦供養你。」
9Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
10以利亞 就起身往 撒勒法 去。到了城門,見有一個寡婦在那裏撿柴, 以利亞 呼叫她說:「求你用器皿取點水來給我喝。」
10Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
11她去取水的時候, 以利亞 又呼叫她說:「也求你拿點餅來給我!」
11Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
12她說:「我指着永生耶和華-你的上帝起誓,我沒有餅,罈內只有一把麵,瓶裏只有一點油;我現在找兩根柴,回家要為我和我兒子做 餅 ;我們吃了,死就死吧!」
12Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
13以利亞 對她說:「不要懼怕!可以照你所說的去做吧!只要先為我做一個小餅拿來給我,然後為你和你的兒子做餅。
13Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.
14因為耶和華- 以色列 的上帝如此說:罈內的麵必不減少,瓶裏的油必不缺短,直到耶和華使雨降在地上的日子。」
14Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
15婦人就照 以利亞 的話去行。她和她家中的人,並 以利亞 ,吃了許多日子。
15Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo.
16罈內的麵果不減少,瓶裏的油也不缺短,正如耶和華藉 以利亞 所說的話。
16La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
17這事以後,作那家主母的婦人,她兒子病了;病得甚重,以致身無氣息。
17Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.
18婦人對 以利亞 說:「神人哪,我與你何干?你竟到我這裏來,使 上帝 想念我的罪,以致我的兒子死呢?」
18Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
19以利亞 對她說:「把你兒子交給我。」 以利亞 就從婦人懷中將孩子接過來,抱到他所住的樓中,放在自己的床上,
19Kaj li diris al ŝi: Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.
20就求告耶和華說:「耶和華-我的上帝啊,我寄居在這寡婦的家裏,你就降禍與她,使她的兒子死了嗎?」
20Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon?
21以利亞 三次伏在孩子的身上,求告耶和華說:「耶和華-我的上帝啊,求你使這孩子的靈魂仍入他的身體!」
21Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon.
22耶和華應允 以利亞 的話,孩子的靈魂仍入他的身體,他就活了。
22Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis.
23以利亞 將孩子從樓上抱下來,進屋子交給他母親,說:「看哪,你的兒子活了!」
23Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via filo vivas.
24婦人對 以利亞 說:「現在我知道你是神人,耶和華藉你口所說的話是真的。」
24Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.