列王紀上 13
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1那時,有一個神人奉耶和華的命從 猶大 來到 伯特利 。 耶羅波安 正站在壇旁要燒香;
1Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
2神人奉耶和華的命向壇呼叫,說:「壇哪,壇哪!耶和華如此說: 大衛 家裏必生一個兒子,名叫 約西亞 ,他必將邱壇的祭司,就是在你上面燒香的,殺在你上面,人的骨頭也必燒在你上面。」
2Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi.
3當日,神人設個預兆,說:「這壇必破裂,壇上的灰必傾撒,這是耶和華說的預兆。」
3Kaj li donis en tiu tago signon, dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos.
4耶羅波安 王聽見神人向 伯特利 的壇所呼叫的話,就從壇上伸手,說:「拿住他吧!」王向神人所伸的手就枯乾了,不能彎回;
4Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si.
5壇也破裂了,壇上的灰傾撒了,正如神人奉耶和華的命所設的預兆。
5Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo.
6王對神人說:「請你為我禱告,求耶和華-你上帝的恩典使我的手復原。」於是神人祈禱耶和華,王的手就復了原,仍如尋常一樣。
6Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe.
7王對神人說:「請你同我回去 吃飯 ,加添心力,我也必給你賞賜。」
7Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon.
8神人對王說:「你就是把你的宮一半給我,我也不同你進去,也不在這地方吃飯喝水;
8Sed la homo de Dio diris al la reĝo: Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko;
9因為有耶和華的話囑咐我,說不可在 伯特利 吃飯喝水,也不可從你去的原路回來。」
9ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.
10於是神人從別的路回去,不從 伯特利 來的原路回去。
10Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.
11有一個老先知住在 伯特利 ,他兒子們來,將神人當日在 伯特利 所行的一切事和向王所說的話都告訴了父親。
11Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro.
12父親問他們說:「神人從哪條路去了呢?」兒子們 就告訴他 ;原來他們看見那從 猶大 來的神人所去的路。
12Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo.
13老先知就吩咐他兒子們說:「你們為我備驢。」他們備好了驢,他就騎上,
13Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi,
14去追趕神人,遇見他坐在橡樹底下,就問他說:「你是從 猶大 來的神人不是?」他說:「是。」
14kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi.
15老先知對他說:「請你同我回家吃飯。」
15Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon.
16神人說:「我不可同你回去進你的家,也不可在這裏同你吃飯喝水;
16Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko;
17因為有耶和華的話囑咐我說:『你在那裏不可吃飯喝水,也不可從你去的原路回來。』」
17ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis.
18老先知對他說:「我也是先知,和你一樣。有天使奉耶和華的命對我說:『你去把他帶回你的家,叫他吃飯喝水。』」這都是老先知誆哄他。
18Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li.
19於是神人同老先知回去,在他家裏吃飯喝水。
19Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon.
20二人坐席的時候,耶和華的話臨到那帶神人回來的先知,
20Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis.
21他就對那從 猶大 來的神人說:「耶和華如此說:你既違背耶和華的話,不遵守耶和華-你上帝的命令,
21Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio,
22反倒回來,在耶和華禁止你吃飯喝水的地方吃了喝了,因此你的屍身不得入你列祖的墳墓。」
22sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj.
23吃喝完了,老先知為所帶回來的先知備驢。
23Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis.
24他就去了,在路上有個獅子遇見他,將他咬死,屍身倒在路上,驢站在屍身旁邊,獅子也站在屍身旁邊。
24Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro.
25有人從那裏經過,看見屍身倒在路上,獅子站在屍身旁邊,就來到老先知所住的城裏述說這事。
25Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto.
26那帶神人回來的先知聽見這事,就說:「這是那違背了耶和華命令的神人,所以耶和華把他交給獅子;獅子抓傷他,咬死他,是應驗耶和華對他說的話。」
26Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li.
27老先知就吩咐他兒子們說:「你們為我備驢。」他們就備了驢。
27Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis.
28他去了,看見神人的屍身倒在路上,驢和獅子站在屍身旁邊,獅子卻沒有吃屍身,也沒有抓傷驢。
28Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon.
29老先知就把神人的屍身馱在驢上,帶回自己的城裏,要哀哭他,葬埋他;
29Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin.
30就把他的屍身葬在自己的墳墓裏,哀哭他, 說 :「哀哉!我兄啊。」
30Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato!
31安葬之後,老先知對他兒子們說:「我死了,你們要葬我在神人的墳墓裏,使我的屍骨靠近他的屍骨,
31Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn.
32因為他奉耶和華的命指着 伯特利 的壇和 撒馬利亞 各城有邱壇之殿所說的話必定應驗。」
32Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.
33這事以後, 耶羅波安 仍不離開他的惡道,將凡民立為邱壇的祭司;凡願意的,他都分別為聖,立為邱壇的祭司。
33Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj.
34這事叫 耶羅波安 的家陷在罪裏,甚至他的家從地上除滅了。
34Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.