列王紀上 10
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1示巴 女王聽見 所羅門 因耶和華之名所得的名聲,就來要用難解的話試問 所羅門 。
1Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj.
2跟隨她到 耶路撒冷 的人甚多,又有駱駝馱着香料、寶石,和許多金子。她來見了 所羅門 王,就把心裏所有的對 所羅門 都說出來。
2Kaj ŝi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis en sia koro.
3所羅門 王將她所問的都答上了,沒有一句不明白、不能答的。
3Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la reĝo ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi.
4示巴 女王見 所羅門 大有智慧,和他所建造的宮室,
4Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la tutan saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
5席上的珍饈美味,群臣分列而坐,僕人兩旁侍立,以及他們的衣服裝飾和酒政的 衣服裝飾 ,又見他上耶和華殿的臺階,就詫異得神不守舍;
5kaj la manĝaĵon ĉe lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinverŝistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
6對王說:「我在本國裏所聽見論到你的事和你的智慧實在是真的!
6Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco;
7我先不信那些話,及至我來親眼見了才知道人所告訴我的還不到一半。你的智慧和你的福分越過我所聽見的風聲。
7mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon; vi havas pli da saĝo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi aŭdis.
8你的臣子、你的僕人常侍立在你面前聽你智慧的話是有福的!
8Feliĉaj estas viaj homoj, feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon.
9耶和華-你的上帝是應當稱頌的!他喜悅你,使你坐 以色列 的國位;因為他永遠愛 以色列 ,所以立你作王,使你秉公行義。」
9Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin reĝo, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
10於是, 示巴 女王將一百二十他連得金子和寶石,與極多的香料,送給 所羅門 王。她送給王的香料,以後奉來的不再有這樣多。 (
10Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
11希蘭 的船隻從 俄斐 運了金子來,又從 俄斐 運了許多檀香木和寶石來。
11Kaj la ŝiparo de Ĥiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn.
12王用檀香木為耶和華殿和王宮做欄杆,又為歌唱的人做琴瑟。以後再沒有這樣的檀香木進國來,也沒有人看見過,直到如今。)
12Kaj el la santala ligno la reĝo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, ĝis la nuna tago.
13示巴 女王一切所要所求的, 所羅門 王都送給她,另外照自己的厚意餽送她。於是女王和她臣僕轉回本國去了。
13Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.
14所羅門 每年所得的金子共有六百六十六他連得。
14La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
15另外還有商人和雜族的諸王,與國中的省長 所進的金子 。
15krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
16所羅門 王用錘出來的金子打成擋牌二百面,每面用金子六百舍客勒;
16Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo)
17又用錘出來的金子打成盾牌三百面,每面用金子三彌那,都放在 黎巴嫩林宮 裏。
17kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min’oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
18王用象牙製造一個寶座,用精金包裹。
18Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro.
19寶座有六層臺階,座的後背是圓的,兩旁有扶手,靠近扶手有兩個獅子站立。
19Ses ŝtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
20六層臺階上有十二個獅子站立,每層有兩個:左邊一個,右邊一個;在列國中沒有這樣做的。
20Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
21所羅門 王一切的飲器都是金子的。 黎巴嫩林宮 裏的一切器皿都是精金的。 所羅門 年間,銀子算不了甚麼。
21Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el arĝento; en la tempo de Salomono ĝi estis rigardata kiel senvalora.
22因為王有 他施 船隻與 希蘭 的船隻一同航海,三年一次,裝載金銀、象牙、猿猴、孔雀回來。
22Ĉar Tarŝiŝan ŝiparon la reĝo havis sur la maro kun la ŝiparo de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarŝiŝa ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
23所羅門 王的財寶與智慧勝過天下的列王。
23Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco.
24普天下的王都求見 所羅門 ,要聽上帝賜給他智慧的話。
24Kaj ĉiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝon, kiun Dio enmetis en lian koron.
25他們各帶貢物,就是金器、銀器、衣服、軍械、香料、騾馬,每年有一定之例。
25Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
26所羅門 聚集戰車馬兵,有戰車一千四百輛,馬兵一萬二千名,安置在屯車的城邑和 耶路撒冷 ,就是王那裏。
26Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
27王在 耶路撒冷 使銀子多如石頭,香柏木多如高原的桑樹。
27Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28所羅門 的馬是從 埃及 帶來的,是王的商人一群一群按着定價買來的。
28La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo.
29從 埃及 買來的車,每輛價銀六百 舍客勒 ,馬每匹一百五十 舍客勒 。 赫 人諸王和 亞蘭 諸王所買的車馬,也是按這價值經他們手買來的。
29Ĉiu ĉaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiu ĉevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.