列王紀上
Chapter 3
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1所羅門 與 埃及 王法老結親,娶了法老的女兒為妻,接她進入 大衛城 ,直等到造完了自己的宮和耶和華的殿,並 耶路撒冷 周圍的城牆。
1Kaj Salomono boparenciĝis kun Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis ŝin en la urbon de David, ĝis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem ĉirkaŭe.
2當那些日子,百姓仍在邱壇獻祭,因為還沒有為耶和華的名建殿。
2Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo.
3所羅門 愛耶和華,遵行他父親 大衛 的律例,只是還在邱壇獻祭燒香。
3Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj.
4所羅門 王上 基遍 去獻祭;因為在那裏有極大的邱壇,他在那壇上獻一千犧牲作燔祭。
4Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro.
5在 基遍 ,夜間夢中,耶和華向 所羅門 顯現,對他說:「你願我賜你甚麼?你可以求。」
5En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi.
6所羅門 說:「你僕人-我父親 大衛 用誠實、公義、正直的心行在你面前,你就向他大施恩典,又為他存留大恩,賜他一個兒子坐在他的位上,正如今日一樣。
6Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono.
7耶和華-我的上帝啊,如今你使僕人接續我父親 大衛 作王;但我是幼童,不知道應當怎樣出入。
7Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri.
8僕人住在你所揀選的民中,這民多得不可勝數。
8Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco.
9所以求你賜我智慧,可以判斷你的民,能辨別是非。不然,誰能判斷這眾多的民呢?」
9Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon?
10所羅門 因為求這事,就蒙主喜悅。
10Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.
11上帝對他說:「你既然求這事,不為自己求壽、求富,也不求滅絕你仇敵的性命,單求智慧可以聽訟,
11Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi,
12我就應允你所求的,賜你聰明智慧,甚至在你以前沒有像你的,在你以後也沒有像你的。
12tial jen Mi faras konforme al via parolo: jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi.
13你所沒有求的,我也賜給你,就是富足、尊榮,使你在世的日子,列王中沒有一個能比你的。
13Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo.
14你若效法你父親 大衛 ,遵行我的道,謹守我的律例、誡命,我必使你長壽。」
14Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon.
15所羅門 醒了,不料是個夢。他就回到 耶路撒冷 ,站在耶和華的約櫃前,獻燔祭和平安祭,又為他眾臣僕設擺筵席。
15Kaj Salomono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj stariĝis antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj.
16一日,有兩個妓女來,站在王面前。
16Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li.
17一個說:「我主啊,我和這婦人同住一房;她在房中的時候,我生了一個男孩。
17Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo.
18我生孩子後第三日,這婦人也生了孩子。我們是同住的,除了我們二人之外,房中再沒有別人。
18En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo.
19夜間,這婦人睡着的時候,壓死了她的孩子。
19Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li.
20她半夜起來,趁我睡着,從我旁邊把我的孩子抱去,放在她懷裏,將她的死孩子放在我懷裏。
20Kaj ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi, kiam via servantino dormis, kaj kuŝigis lin ĉe sia brusto, kaj sian mortintan filon ŝi almetis al mia brusto.
21天要亮的時候,我起來要給我的孩子吃奶,不料,孩子死了;及至天亮,我細細地察看,不是我所生的孩子。」
21Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis.
22那婦人說:「不然,活孩子是我的,死孩子是你的。」這婦人說:「不然,死孩子是你的,活孩子是我的。」她們在王面前如此爭論。
22Sed la dua virino diris: Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaŭ la reĝo.
23王說:「這婦人說『活孩子是我的,死孩子是你的』,那婦人說『不然,死孩子是你的,活孩子是我的』」,
23Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta;
24就吩咐說:「拿刀來!」人就拿刀來。
24kaj la reĝo diris: Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo.
25王說:「將活孩子劈成兩半,一半給那婦人,一半給這婦人。」
25Kaj la reĝo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia.
26活孩子的母親為自己的孩子心裏急痛,就說:「求我主將活孩子給那婦人吧,萬不可殺他!」那婦人說:「這孩子也不歸我,也不歸你,把他劈了吧!」
26Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris: Nek mi havu, nek vi; dishaku.
27王說:「將活孩子給這婦人,萬不可殺他;這婦人實在是他的母親。」
27Tiam la reĝo respondis kaj diris: Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin; ŝi estas ĝia patrino.
28以色列 眾人聽見王這樣判斷,就都敬畏他;因為見他心裏有上帝的智慧,能以斷案。
28Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.