哥林多前書 14
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你們要追求愛,也要切慕屬靈的 恩賜 ,其中更要羨慕的,是作先知講道。
1Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.
2那說方言的,原不是對人說,乃是對上帝說,因為沒有人聽出來。然而,他在心靈裏卻是講說各樣的奧祕。
2Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.
3但作先知講道的,是對人說,要造就、安慰、勸勉人。
3Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.
4說方言的,是造就自己;作先知講道的,乃是造就教會。
4Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
5我願意你們都說方言,更願意你們作先知講道;因為說方言的,若不翻出來,使教會被造就,那作先知講道的,就比他強了。
5Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
6弟兄們,我到你們那裏去,若只說方言,不用啟示,或知識,或預言,或教訓,給你們講解,我與你們有甚麼益處呢?
6Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado?
7就是那有聲無氣的物,或簫,或琴,若發出來的聲音沒有分別,怎能知道所吹所彈的是甚麼呢?
7Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata?
8若吹無定的號聲,誰能預備打仗呢?
8Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo?
9你們也是如此。舌頭若不說容易明白的話,怎能知道所說的是甚麼呢?這就是向空說話了。
9Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus.
10世上的聲音,或者甚多,卻沒有一樣是無意思的。
10Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
11我若不明白那聲音的意思,這說話的人必以我為化外之人,我也以他為化外之人。
11Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
12你們也是如此,既是切慕屬靈的 恩賜 ,就當求多得造就教會的恩賜。
12Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
13所以那說方言的,就當求着能翻出來。
13Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu.
14我若用方言禱告,是我的靈禱告,但我的悟性沒有果效。
14Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta.
15這卻怎麼樣呢?我要用靈禱告,也要用悟性禱告;我要用靈歌唱,也要用悟性歌唱。
15Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte.
16不然,你用靈祝謝,那在座不通方言的人,既然不明白你的話,怎能在你感謝的時候說「阿們」呢?
16Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras.
17你感謝的固然是好,無奈不能造就別人。
17Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
18我感謝上帝,我說方言比你們眾人還多。
18Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj;
19但在教會中,寧可用悟性說五句教導人的話,強如說萬句方言。
19tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.
20弟兄們,在心志上不要作小孩子。然而,在惡事上要作嬰孩,在心志上總要作大人。
20Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj.
21律法上記着: 主說:我要用外邦人的舌頭 和外邦人的嘴唇向這百姓說話; 雖然如此, 他們還是不聽從我。
21En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo.
22這樣看來,說方言不是為信的人作證據,乃是為不信的人;作先知講道不是為不信的人 作證據 ,乃是為信的人。
22Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
23所以,全教會聚在一處的時候,若都說方言,偶然有不通方言的,或是不信的人進來,豈不說你們癲狂了嗎?
23Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas?
24若都作先知講道,偶然有不信的,或是不通方言的人進來,就被眾人勸醒,被眾人審明,
24Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj;
25他心裏的隱情顯露出來,就必將臉伏地,敬拜上帝,說:「上帝真是在你們中間了。」
25la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi.
26弟兄們,這卻怎麼樣呢?你們聚會的時候,各人或有詩歌,或有教訓,或有啟示,或有方言,或有翻出來的話,凡事都當造就人。
26Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo.
27若有說方言的,只好兩個人,至多三個人,且要輪流着說,也要一個人翻出來。
27Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu;
28若沒有人翻,就當在會中閉口,只對自己和上帝說就是了。
28sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.
29至於作先知講道的,只好兩個人或是三個人,其餘的就當 慎思 明辨。
29Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu.
30若旁邊坐着的得了啟示,那先說話的就當閉口不言。
30Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu.
31因為你們都可以一個一個地作先知講道,叫眾人學道理,叫眾人得勸勉。
31Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon;
32先知的靈原是順服先知的;
32kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;
33因為上帝不是叫人混亂,乃是叫人安靜。
33ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj.
34婦女在會中要閉口不言,像在聖徒的眾教會一樣,因為不准她們說話。她們總要順服,正如律法所說的。
34La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo.
35她們若要學甚麼,可以在家裏問自己的丈夫,因為婦女在會中說話原是可恥的。
35Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio.
36上帝的道理豈是從你們出來嗎?豈是單臨到你們嗎?
36Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj?
37若有人以為自己是先知,或是屬靈的,就該知道,我所寫給你們的是主的命令。
37Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro.
38若有不知道的,就由他不知道吧!
38Sed se iu ne scias, li ne sciu.
39所以我弟兄們,你們要切慕作先知講道,也不要禁止說方言。
39Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.
40凡事都要規規矩矩地按着次序行。
40Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.