哥林多前書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1人應當以我們為基督的執事,為上帝奧祕事的管家。
1Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.
2所求於管家的,是要他有忠心。
2Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.
3我被你們論斷,或被別人論斷,我都以為極小的事;連我自己也不論斷自己。
3Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem.
4我雖不覺得自己有錯,卻也不能因此得以稱義;但判斷我的乃是主。
4Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro.
5所以,時候未到,甚麼都不要論斷,只等主來,他要照出暗中的隱情,顯明人心的意念。那時,各人要從上帝那裏得着稱讚。
5Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.
6弟兄們,我為你們的緣故,拿這些事轉比自己和 亞波羅 ,叫你們效法我們不可過於 聖經 所記,免得你們自高自大,貴重這個,輕看那個。
6Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia.
7使你與人不同的是誰呢?你有甚麼不是領受的呢?若是領受的,為何自誇,彷彿不是領受的呢?
7Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus?
8你們已經飽足了!已經豐富了!不用我們,自己就作王了!我願意你們果真作王,叫我們也得與你們一同作王。
8Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi.
9我想上帝把我們使徒明明列在末後,好像定死罪的囚犯;因為我們成了一臺戲,給世人和天使觀看。
9Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj.
10我們為基督的緣故算是愚拙的,你們在基督裏倒是聰明的;我們軟弱,你們倒強壯;你們有榮耀,我們倒被藐視。
10Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.
11直到如今,我們還是又飢又渴,又赤身露體,又挨打,又沒有一定的住處,
11Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;
12並且勞苦,親手做工。被人咒罵,我們就祝福;被人逼迫,我們就忍受;
12kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;
13被人毀謗,我們就善勸。直到如今,人還把我們看作世界上的污穢,萬物中的渣滓。
13kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.
14我寫這話,不是叫你們羞愧,乃是警戒你們,好像我所親愛的兒女一樣。
14Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.
15你們學基督的,師傅雖有一萬,為父的卻是不多,因我在基督耶穌裏用福音生了你們。
15Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.
16所以,我求你們效法我。
16Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.
17因此我已打發 提摩太 到你們那裏去。他在主裏面,是我所親愛、有忠心的兒子。他必提醒你們,記念我在基督裏怎樣行事,在各處各教會中怎樣教導人。
17Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio.
18有些人自高自大,以為我不到你們那裏去;
18Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi.
19然而,主若許我,我必快到你們那裏去,並且我所要知道的,不是那些自高自大之人的言語,乃是他們的權能。
19Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon.
20因為上帝的國不在乎言語,乃在乎權能。
20Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.
21你們願意怎麼樣呢?是願意我帶着刑杖到你們那裏去呢?還是要我存慈愛溫柔的心呢?
21Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.