哥林多前書 8
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1論到祭偶像之物,我們曉得我們都有知識。但知識是叫人自高自大,惟有愛心能造就人。
1Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas.
2若有人以為自己知道甚麼,按他所當知道的,他仍是不知道。
2Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii;
3若有人愛上帝,這人乃是上帝所知道的。
3sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.
4論到吃祭偶像之物,我們知道偶像在世上算不得甚麼,也知道上帝只有一位,再沒有別的上帝。
4Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.
5雖有稱為神的,或在天,或在地,就如那許多的神,許多的主;
5Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,
6然而我們只有一位上帝,就是父-萬物都本於他;我們也歸於他-並有一位主,就是耶穌基督-萬物都是藉着他有的;我們也是藉着他有的。
6tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.
7但人不都有這等知識。有人到如今因拜慣了偶像,就以為所吃的是祭偶像之物。他們的良心既然軟弱,也就污穢了。
7Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas.
8其實食物不能叫上帝看中我們,因為我們不吃也無損,吃也無益。
8Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas.
9只是你們要謹慎,恐怕你們這自由竟成了那軟弱人的絆腳石。
9Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj.
10若有人見你這有知識的,在偶像的廟裏坐席,這人的良心若是軟弱,豈不放膽去吃那祭偶像之物嗎?
10Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn?
11因此,基督為他死的那軟弱弟兄,也就因你的知識沉淪了。
11Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.
12你們這樣得罪弟兄們,傷了他們軟弱的良心,就是得罪基督。
12Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo.
13所以,食物若叫我弟兄跌倒,我就永遠不吃肉,免得叫我弟兄跌倒了。
13Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.