哥林多前書 11
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1你們該效法我,像我效法基督一樣。
1Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo.
2我稱讚你們,因你們凡事記念我,又堅守我所傳給你們的。
2Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi.
3我願意你們知道,基督是各人的頭;男人是女人的頭;上帝是基督的頭。
3Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
4凡男人禱告或是講道,若蒙着頭,就羞辱自己的頭。
4Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
5凡女人禱告或是講道,若不蒙着頭,就羞辱自己的頭,因為這就如同剃了頭髮一樣。
5Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita.
6女人若不蒙着頭,就該剪了頭髮;女人若以剪髮、剃髮為羞愧,就該蒙着頭。
6Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita.
7男人本不該蒙着頭,因為他是上帝的形像和榮耀;但女人是男人的榮耀。
7Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
8起初,男人不是由女人而出,女人乃是由男人而出;
8Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
9並且男人不是為女人造的,女人乃是為男人造的。
9ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
10因此,女人為天使的緣故,應當在頭上有服權柄的 記號 。
10pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj.
11然而照主的安排,女也不是無男,男也不是無女。
11Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.
12因為女人原是由男人而出,男人也是由女人而出;但萬有都是出乎上帝。
12Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio.
13你們自己審察,女人禱告上帝,不蒙着頭是合宜的嗎?
13Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite?
14你們的本性不也指示你們,男人若有長頭髮,便是他的羞辱嗎?
14Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
15但女人有長頭髮,乃是她的榮耀,因為這頭髮是給她作蓋頭的。
15Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo.
16若有人想要辯駁,我們卻沒有這樣的規矩,上帝的眾教會也是沒有的。
16Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
17我現今吩咐你們的話,不是稱讚你們;因為你們聚會不是受益,乃是招損。
17Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo.
18第一,我聽說,你們聚會的時候彼此分門別類,我也稍微地信這話。
18Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
19在你們中間不免有分門結黨的事,好叫那些有經驗的人顯明出來。
19Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi.
20你們聚會的時候,算不得吃主的晚餐;
20Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon;
21因為吃的時候,各人先吃自己的飯,甚至這個飢餓,那個酒醉。
21ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
22你們要吃喝,難道沒有家嗎?還是藐視上帝的教會,叫那沒有的羞愧呢?我向你們可怎麼說呢?可因此稱讚你們嗎?我不稱讚!
22Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas.
23我當日傳給你們的,原是從主領受的,就是主耶穌被賣的那一夜,拿起餅來,
23Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
24祝謝了,就擘開,說:「這是我的身體,為你們捨的,你們應當如此行,為的是記念我。」
24kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
25飯後,也照樣拿起杯來,說:「這杯是用我的血所立的新約,你們每逢喝的時候,要如此行,為的是記念我。」
25Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
26你們每逢吃這餅,喝這杯,是表明主的死,直等到他來。
26Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos.
27所以,無論何人,不按理吃主的餅,喝主的杯,就是干犯主的身、主的血了。
27Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
28人應當自己省察,然後吃這餅、喝這杯。
28Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko.
29因為人吃喝,若不分辨是 主的 身體,就是吃喝自己的罪了。
29Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
30因此,在你們中間有好些軟弱的與患病的,死的也不少。
30Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
31我們若是先分辨自己,就不至於受審。
31Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj.
32我們受審的時候,乃是被主懲治,免得我們和世人一同定罪。
32Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
33所以我弟兄們,你們聚會吃的時候,要彼此等待。
33Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian.
34若有人飢餓,可以在家裏先吃,免得你們聚會,自己取罪。其餘的事,我來的時候再安排。
34Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.